Notlibro
Notlibro estas libro kunmalplenaj paĝoj, kie oni povas noti ideojn, rimarkojn aŭ ĉiuspecajn notojn .
Priskribo
Notlibroj ekzistas kiel ringlibro, kun glubindaĵo, krampita aŭ kiel kolekto de malfiksitaj folioj. La folioj povas esti liniitaj, kvadratitaj aŭ tute blankaj. Du specialaj firmaoj por notlibroj estas Moleskine kaj CIAK, kiuj estas ofte uzataj de verkistoj aŭ artistoj.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Michael Rutschky: Vor dem Schreiben. Über Notizkalender. en: Merkur 56,6 (2002), p. 480–493.