Notliniaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NotliniaroMuzikliniaro estas bazoelemento en la norma muziknotacio. La notliniaro plejofte konsistas el 5 paralelaj horizontalaj linioj je sama interdistanco sur kiu oni povas noti muzikon. De maldekstre al dekstre oni notas fermajn aŭ malfermajn globetojn sur kaj inter la linioj per kiu oni indikas la tonalton. La tonliniaro ekestis per la aldono de unue unu poste tri kaj kvar kaj fine kvin linioj al la neŭmoskribo kiu de origine ne konis ekzaktan indikon de intervaloj kaj tonaltoj.

Sur la notliniaro ĉiu tono de la gamo estas notata sur sia propra loko. Ĉar en la gamo la tondistancoj ne ĉiam estas samgrandaj - povas esti tutaj kaj duonaj distancoj - la pozicio de du diferencaj notoj sur la notliniaro ne montras la reciprokan tondistancon. La notoskribo - kaj per tio la notliniaro - de origine intencis esti notacio por kantpartoj.

Alia maniero por noti muzikon estas Klavarskribo.