Notting Hill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portobello Road
Norda Kensington
Karnavalo de Notting Hill

Notting Hill estas areo en Londono, Anglio en distrikto Kensington kaj Chelsea. La areo estas populara kaj moda, kun ŝikaj vendejoj kaj restaŭrantoj, precipe apud Westbourne Grove. Ekzistas do ankaŭ gravaj, alternativaj lokoj precipe la muzikvendejoj de uzitaj muzikaĵoj (duamanaj).

Notting Hill troviĝas en nordokcidenta angulo de la Hyde Park kaj situas proksime al West End. Tiu areo kaptis internacian konatecon pro la tre sukcesa samnoma filmo kun ĉefroluloj kiel Julia Roberts kaj Hugh Grant.

En Notting Hill situas la Portobello Road kun antivaĵ-foiro. Tiu foiro okazas ĉiun sabaton. Notting Hill estas ankaŭ ejo por la ĉiujara Karnavalo de Notting Hill en aŭgusto.