Nous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nous, aŭ kosma intelekto, tradukebla el la greka νούς aŭ νόος per pensointelekto, estas vorta esprimo enigita en la filozofia uzo iniciate de Anaksagoro por indiki la originan motoron (movanton) de la universo, kiu estas la responsulo de la alekzistiĝo kaj diferenciĝo de la materiaj elementoj.

Laŭ Anaksagoro[redakti | redakti fonton]

Anaksagoro al tio alvenas spurante Parmenidon el Elajo, Grekio, 515 - 450 a.K., kiu estis asertanta ke la esto estas eterna dum la aliiĝo-ŝanĝado estas nur ŝajno.

Anaksagoro konsentas kun la parmenida principo de la eterneco de la esto sed ne kun la iluzieco de la aliiĝo. Laŭ li, nenio naskiĝas kaj nenio malnaskiĝas, sed ĉio transformiĝas. Naskiĝo kaj morto estas konvenciaj terminoj per kiu oni substrekas agregadon kaj diseriĝon de la estaj eroj displitiĝintaj.

La elementoj konstituantaj la fenomenan mondon estas konstituataj el eroj plej elementaj, senfine malgrandaj kaj senfine divideblaj kiujn la filozofo nomas “semoj”, Aristotelo ankaŭ "omeomerioj" de όμοιος, "simila", kaj μέρος "ero", kiuj, estante kvalite malsamaj, kuniĝas laŭ la kriterio de la simileco. La semoj, koniĝinte, formas la aĵojn kiuj, laŭ la venko de unu aŭ alia semo, akiras sian specifecon. La semoj de la fero, kuniĝante, formas fereron, tiuj de la fajro fajreron kaj tiel plu. Sed la fero kaj fajro entenas la semojn de ĉiuj aliaj aĵoj. Ĉio entenas semojn de ĉio.

Kuniĝo kaj malkuniĝo ne okazas hazarde kaj senorde sed direktitaj de agado de Nous kiu, enpreminte movon al la semoj origine senmovaj kaj kaose miksitaj, ilin puŝas al precizaj zonoj de la spaco kie ilin agrege kunigas kaj ordiĝas laŭ establita plano, kvankam neintencita de la nous mem.

Anaksagoro, do, metas la energion modifantan la mondon ekstere de ĝi. Estas la nous kiu direktigas la movon, restante ekstere kaj ĝin pelante formi la materion, el kio originas la kosma ŝanĝemo.

La nous estas dieca inteligento kiu ne sin miksas kun la materio sed ĝin dominas kaj elekstere ĝin gvidas, kreante el kaoso kosmon en kiu diskoniĝas belo kaj natura ordo. Ĝi iasence anoncas la Demiurgon de Platono kaj Senmova Movanto de Aristotelo.

Dum en la mondo ekzistas ankaŭ semoj de la nous, tiu ĉi ne entenas semojn de mondo, ĉar en ĝi ne estas miksaĵoj. Tiel Anaksagoro enirigas la spiriton en materia mondo. La elementoj ne estas faritaj je nura materio, sed ankaŭ je spirito.

La nous dieca kontinue pensas sin mem, kaj tiel “sinpensante” sin gvidas kaj senvole gvidas ankaŭ la mondon. El la anaksagoraj fragmentoj [1], oni povas diri ke ĝi estas pura ĉar, malsame ol la aliaj estaĵoj ne havas miksaĵojn kun aliaj semoj, ke ĝi eksteras el la materio, ke ĝi ordigas la materion kaj enkondukas la spiriton en la materion kiun li surfacigas. Pri la naturo de tiu realaĵo oni debatis multe kaj debatas. Por iuj ĝi estas materia esenco ankaŭ se “subtila” (esprimo uzita de Anaksagoro mem) kaj nekoruktebla, laŭ aliaj, estante ĝi spirito, estas ankaŭ senmateria.

Malgraŭ ke tiu origina motoro estas de li nomata intelekto, Anaksagoro al ĝi ne agnoskas celemon, ordigan volon, kaj pro tio lin oni (Sokrato, Platono kaj Aristotelo) riproĉis pro manko je plia ekspluato de la bone efika teorio.

Post Anaksagoro[redakti | redakti fonton]

La nous de Anaksagoro metas la bazojn de la naskiĝo de du grandaj temoj de spekulativado de filozofoj: la problemo de la rilatoj inter Dio kaj la mondo kaj la problemo de la rilatoj inter sperto-kono kaj racio.

En la Fedono de Platono (Ateno, Grekio, 428 - 347 a.K.), per la buŝo de Sokrato sin proklamas entuziasma pri la nous' de Anaksagoro, sed samtempe atentigas pri sia seniluziiĝo pro tio ke el tiu intuicio ne estis eltiritaj ĉiuj sekvoj ĉar la intuicinto ne atribuis al ĝi la intencon.

Intenco enkondukita, male, de Platono per la figuro de la Demiurgo, la “dia farinto” kiu, situanta meze inter la esto (aŭ la mondo de la Ideoj) kaj la materio, modlas tiun lastan laŭmodele de la Ideoj [2].

Aristotelo (Stagira, Makedonio, 384 - Kalkido, Grekio, 322) difinas Anaksagoron “homo saĝa” pro lia aserto ke ĉeestas intelekto antaŭ en la elementoj de la naturo, same kiel en la vivantaj estaĵoj, kaŭzo de la belo kaj harmonio de la universo, sed al li riproĉas ĝian ekspluaton nur por la efika kaŭzo. La aristotela “senmova movanto” estas, male, cela kaŭzo de la kosmo. La aĵoj tendencas al tiu senbezona perfektulo altiritaj de la admiro kaj amo al ĝi. La senmova motoro allogas, ĉirkaŭ si, la mondan aĵaron same kiel la amato, kvankam restante senŝanĝa, altiras al si la amaton.[3].

La termino “nous” aperas pli malfrue en Plotino - (Likopolo, Egiptio, 203 p.K.) - Minturno, Grekio, 270 p.K.), kiu rekuperas ĝian aspekton de aganto nevola kaj neintenca. Nous laŭ Plotino estas la unua konotacio de la Unuo kaj, ĝuste pro tio, partoprenas pli ol aliaj en la dia naturo, sed ne estas kreanto de la mondo ĉar ĝi ne estas Dio; li emanas el Dio, kiel profumo el la korpo aŭ lumo el fonto. Ĝi eĉ ne similas al la platona demiurgo ĉar ĝi ne agadas por atingi celon kiu ajn: ĝi generas senvole, kvazaŭ rezulto de sia “sinpensado”, nome kontempladi pri si mem. En tiu situacio ekvivas, el “nous”, Anima mundi (animo de la mondo), fonto de vivo kaj de la universo mem.

Nous inter la kristana konceptaro[redakti | redakti fonton]

Kompetentuloj trovas uzita la vorto nous en Rm 7,23 kaj 12,2; 1Kor 14,14 kaj 14,19; Efe 4,17 kaj 4,23; 2Tes 2,2; Apo 7,9. Kiom la nous aŭ “noos” novtestamenta koincidas, signife, kun tiu de la greka filozofio? Certe, kiam nous akiras, en la Nova Testamento la aspekton de aganto sendependa, tiu ĉi koincidas kun la Difilo nome Jesuo Kristo. Tiam estas uzita la vorto Logoso – greke λόγος - (Johano 1).

Jam Filo de Aleksandrio verkis pri logoso kiu tamen estas de li hipostazigita kiel interna esto, kaj jam stoikuloj prezentis la mondon animita de logoso kiel inteligenta principo, nome kiel io imanenta en la kosmo. Ne necesas, tamen, serĉi antaŭantojn aŭ kunligojn por la johana koncepto pri la Vorto Enkarnita: la fono de la Malnova kaj Nova Testamento liveras ĉiujn necesajn elementojn de la johana penso, kiu devas esti konsiderata intuicio atingita surbaze de bibliaj ideoj.

Laŭ Aŭgusteno de Hipono[redakti | redakti fonton]

En novplatonismo de Aŭgusteno nous estas la bazo por metafiziki aŭ religie pensi. Ĉio tio okazas pro la influo en la animo de io supera kiu prilumas la intelekton kaj estas la konstanta kaŭzo de la kono rilate sin mem kaj la eskteran mondon. Ankaŭ Plotino parolas pri nous prilumanta, ekstera al la animo. Ĉikaze Aŭgusteno kaj Plotino sampensas.

En Aŭgusteno la platona ideo pri Bono aŭ la formo de la Bono identiĝas kun Dio.

Por la ortodoksa kristanismo nous estas la okulo de la koro kaj animo: do la atento estas adresita precipe al la flanko devota, la mistika, anstataŭ al tiu intelekta. Kaj la koncepto ĝuas je multaj nuancoj. Kiam, tamen, nous-logos estas legata kiel io dieca, ĝi akiras la kvalifikon de Dia Persono koincidigante Jesuon Kriston kun la dua persono de la Triunuo.

Nous kaj Gnostikuloj[redakti | redakti fonton]

Valenteno (135-165 p.K.) kreas sian sistemon tre kompleksan en kiu, fine la nous estas derivaĵo el multaj devivazoj, ŝargita ripari la misojn de antaŭaj derivaĵoj (eonoj). La problemo de Valenteno estas tiu de la malbono en la mondo kreita de Dio-Bono: kio okazis por ke la mondo kreita de Dio travivas en la sufero? Por savi kaj la kreadon kaj la senkulpon de Dio, Valenteno ellaboras kaj miksas doktrinojn diversdevenajn kaj ankaŭ kontraŭdirajn en kiu nous identiĝas ja jes kun Jesuo la Nazareta, sed tiu ĉi perdas la evangeliajn konotaciojn... [4]

Bazilido (ĉevale de la 2a kaj 3a jarcentoj) [5] estas turmentata de sama problemo kaj ĝin solvas per multobligo de la diecaj protagonistoj inter kiuj la fina estas Jesuo (eble detigebla kun la nous) kiu sukcese provas ripari la misojn de aliaj antaŭaj eonoj elirantaj el la Ogdoado. Interesa estas en Bazilido la elpensaĵo laŭ kiu Jesuo, la eono-nous, ne povis suferi kaj do lia pasiono estis nur ŝajna. Vidpunkto tiu kiu estos ricevita en la Korano, laŭ kiu la dia profeto ne povis esti venkita de la homoj: Dio lin anstataŭigis per alia krucumota.[6]

Simono Mago. Ankaŭ la opiniaj atribuataj al tiu persono de la Agoj de la Apostoloj konceptas Jesuon kiel nous kiu, tamen, ankaŭ imagitas kiel la unua el la ses radikoj emanantaj el la Negenerita Fajro ktp. [7]

En la evangelio de Maria Magdalena, eble de dua duono de la 2a jarcento, Jesuo parolas pri nous kiel pri esenco kiu kunlaboras kun li. La gnostika karaktero de tiu evangelio misfiguras la personon kaj rolon de Jesuo: la nous staras inter la animo kaj la spirito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giovanni Reale, I Presocratici. Pri la semoj, kuniĝo kaj disiriĝo, paĝo 1071 kaj ss. Pri la agado de nous, paĝoj 1013, 1035-1039, 1059
  2. Platono, Timeo.
  3. Aristotelo, Metafiziko.
  4. Ireneo. On the Detection and Overthrow of the So-Called Gnosis. I. i. 1-5; Hipolito. Philosophumena. vi. 29-31; Teodoreto. Haer. Fab. i. 7.
  5. [1]
  6. Probablas, tamen, ke nous vere okupus lokon en la bazilida sistemo ĉar lia Ogdoado, “la granda Arkonto de la universo, la Nedireblulo”, estas eble nur ŝajne formita de kvin membroj menciitaj de Ireneo, Klemento de Aleksandrio en sia verko Stromata.
  7. Hipp. vi. 12 ff.; Theod. I. i.

Internaj legiloj[redakti | redakti fonton]