Nová Dubnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nová Dubnica
hungare: Újtölgyés, germane: Neudubnitz
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Nová Dubnica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Ilava
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Stredné Považie
Montaro Okcidentaj Karpatoj
Rivero Váh
Situo Nová Dubnica
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 48° 56′ 06″ N 18° 08′ 50″ O / 48.93500 °N, 18.14722 °O / 48.93500; 18.14722 (mapo)
Areo 11,253 km² (1 125,3 ha)
Loĝantaro 11 781 (31.12.2009)
Denseco 1 046,92 loĝ./km²
Fondo 1951
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 018 51
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj IL
NUTS 513440
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Nová Dubnica
Retpaĝo: www.novadubnica.sk
Portalo pri Slovakio

Nová Dubnica (hungare Újtölgyés, germane Neudubnitz) estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Ilava.

La urbocentro estas praktike dividita en kvin apartaj unuoj: Mírové náměstí, Sad, Nálepky, Cirilo kaj Metodo, Komenio kaj Pribin. Dank' al la granda kvanto da verdaĵoj, ĉi tiuj fruktoplantejoj aspektas kiel enfermitaj kortoj rememorigaj pri pli malgrandaj parkoj. La "loĝloko" iĝis memstara komunumo la 1-an de januaro 1957 kaj ricevis sian nomon - Nová Dubnica kiu oficiale iĝis urbo en 1960.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina. Trenčín troviĝas 8 km. La flughaveno en Slávnice kaj Trenčín ankaŭ estas proksima al la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nová Dubnica estis projektita de arkitekto Jiří Kroh en 1951. Ĝi devis esti modelo de laŭplana solvo de la loĝproblemo, ne-loĝeja loko - ideale funkcianta urbo en natura reliefo. Samjare oni komencis konstrui novan urbon el 4 vilaĝpartoj: Dubnica nad Váhom, Veľký Kolačín kaj Malý Kolačín. La unuaj loĝantoj alvenis post unu jaro.

En 1956 jam pli ol 2 mil da loĝantoj vivis tie. Nová Dubnica iĝis oficiale urbo en 1960.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Komence de 2021 jaro, en Nova Dubnica lokiĝas oficejo de E@I.[1]

Allogaĵo[redakti | redakti fonton]

La kinejo Panorex, kiu estis la unua panorama kinejo en Slovakio, estas uzata por organizado de kulturaj eventoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ datumoj de 2011 jaro, en Nova Dubnica loĝas 11.466 de homoj.

Loĝantaro de Nova Dubnica laŭ religio.[2]

Religio Kvanto de homoj
katolikismo 7222
luteranismo 314
kalvinismo 13
ortodoksismo 21
atestantoj de Jehovo 26
metodismo 15
baptismo 7
adventismo 3
judaismo 1
mormonismo 2
aliaj religioj 108
sen religio 3616

Loĝantaro de Nova Dubnica laŭ etno.[3]

Etno Kvanto de homoj
slovakoj 11.215
hungaroj 20
ciganoj 4
rusinoj 2
ĉeĥoj 167
ukrainoj 9
germanoj 9
poloj 12
rusoj 5
serboj 5
aliaj etnoj 18

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]