Nováky
| Nováky | ||
| hungare: Nyitranovák | ||
| urbo | ||
|
Preĝejo en Nováky
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Nováky | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Trenčín | |
| Distrikto | Distrikto Prievidza | |
| Historia regiono | Supra Hungarujo | |
| Parto de | Horná Nitra | |
| Rivero | Nitra | |
| Situo | Nováky | |
| - alteco | 245 m s. m. | |
| - koordinatoj | 48°43′04″N 18°32′27″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.71778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.71778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 19,37 km² (1 937 ha) | |
| Loĝantaro | 4 402 (01.06.2002) | |
| Denseco | 227,26 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1113 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 972 71 | |
| Telefona antaŭkodo | +421-46 | |
| Aŭtokodoj | PD | |
| NUTS | 514268 | |
|
Situo enkadre de Regiono Trenčín
|
||
| Retpaĝo: www.novaky.sk | ||
Nováky (hungare Nyitranovák) estas minista urbo en Slovakio en regiono Trenčín, en distrikto Prievidza.
Enhavo |
Situo [redakti]
La urbo situas laŭ maldekstra bordo de Nitra, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Partizanske-Prievidza, krome estas ĉefvojo tra la ponto al Bánovce nad Bebravou. Prievidza troviĝas 10 km.
Historio [redakti]
La urbo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1113 en formo Nouvac, kiu dum la mezepoko apartenis al diversaj fortikaĵoj. La husanoj en 1431 kaj 1434, la poloj en 1470 kaj 1472, fratoj Podmaniczky en 1533 prirabis la komunumon. Batalo okazis en 1601, sekve hajdukoj de Stefano Bocskai murdis pli ol 100 kamparanojn. Kalvinanaj solduloj en 1626, turkoj en 1631 kaj 1663 prirabis la vilaĝon, kiu poste suferis dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Ĥolero okazis en 1888. En 1910 loĝis tie 851 da homoj, (hungaroj en minoritato, slovakoj en majoritato). La vilaĝo ĝis 1919 apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1941 apud la vilaĝo kolekta tendaro funkciis por judoj, kiuj esis poste deportitaj. En 1961 la vilaĝo urbiĝis. En 2001 loĝis en la urbo 4402 da homoj, (4284 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo de 1800
- iama klostro de la 17-a jarcento, nun bazlernejo
- 3 burgoj el la 17-a j.c.
- nobeldomo el la 18-a jarcento
- monumento pri Slovaka Nacia Ribelo
- termoelektrejo, la plej granda en Slovakio