Nov-Jorkio
Nov-Jorkio Ŝtato de Nov-Jorkio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Empire State ("La Imperio-Ŝtato") | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Albeno | ||||
Plej granda urbo | Novjorko | ||||
Ŝtatestro | Andrew Cuomo (D) | ||||
Areo | 141.300 km² (27-a) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 19.465.197 (3-a) | ||||
- Denso | 159 /km² (7-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 26-a de julio 1788 | ||||
- Ordo | 11 | ||||
Horzono | UTC -5/-4 | ||||
Latitudo | 40° 30' N al 45° 1' N | ||||
Longitudo | 71° 51' U al 79° 46' U | ||||
Larĝeco | 455 km | ||||
Longeco | 530 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | Mount Marcy, 1628,57 m | ||||
- Meza alteco | 300 m | ||||
- Plej malalta | Atlantika Oceano, 0 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | NY | ||||
- ISO 3166-2 | US-NY | ||||
Retejo | http://www.ny.gov | ||||
Nov-Jorkio (angle State of New York [njujork] aŭ [nujork]) estas la usona ŝtato kiu enhavas la metropolon Novjorko. Nov-Jorkio situas en la nordorienta Usono kaj havis 18.976.457 loĝantojn en 2000, kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo de Anglio). Nov-Jorkio estas okcidente de Nov-Anglio, norde de Pensilvanio kaj Nov-Ĵerzejo, oriente de Ontario kaj sude de Kebekio. Ontario kaj Kebekio estas provincoj de Kanado.
Loĝantaro
Nov-Jorkio estas la tria plej granda Usona ŝtato laŭ loĝantaro: nur Kalifornio kaj Teksaso estas pli grandaj.
La ĉefaj partoj de la ŝtato estas (kun % de Nov-Jorkianoj):
- Novjorko (42%) - la granda urbo en la sudoriento de la ŝtato
- Long Island (15%) - "Longa Insulo" - antaŭurboj oriente de Novjorko
- Westchester (5%) - antaŭurboj norde de Novjorko
- Upstate (38%) - "Supra Ŝtato" - la resta, norda parto de la ŝtato
62% de la ŝtatanoj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko.
Politike, Novjorko kutime voĉdonas maldekstren, Upstate dekstren, do la batalkampo de la ŝtato estas en Long Island kaj Westchester.
La Urbo Novjorko, havante 8.008.278 loĝantojn (2000), estas grava monda centro por komerco kaj financoj. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Dek milionoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko, loĝas ekster la ŝtato en norda Nov-Ĵerzejo kaj sudokcidenta Konetikuto.
Upstate enhavas la montarojn Adirondack kaj Catskills, la riveron Hudson, la Finger Lakes ("Fingraj Lagoj"), la Akvofalojn Niagaro kaj la gravajn urbojn:
Ĉe la Akvofaloj Niagaro, en la okcidento apud Kanado, 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem.
Historio
Giovanni da Verrazano (1524) kaj Henry Hudson (1609) vizitis la Hudsonan Riveron, sed Nederlando formis la unuan kolonion, Nov-Nederlandon en 1624. Peter Minuit aĉetis Manhattan-Insulon de la Indianoj Kanarsiaj (Canarsee) por 60 guldenoj da komercaĵoj (= 24 dolaroj laŭ mito). La Nederlandanoj fondis multajn urbetojn; Nov-Amsterdamo (Novjorko), Fortikaĵo Orange (Albeno, la ĉefurbo de la ŝtato), Breuckelen (Brooklyn), kaj Schenectady.
Nov-Jorkio iĝis Brita kolonio en 1664, kaj okazis konfliktoj kun la francoj en la nordo (Lago Champlain, Mohawk Valo, kaj en la Niagara Regiono.) Post la Franca-kaj-Indiana Milito, en Novjorkio okazis multaj bataloj de la Revolucia Milito kontraŭ Britio. Norde de Novjorko situas fortikaĵo West Point, strategie tre grava loko por preventi ke la britoj kaptu la riveron kaj apartigu la ŝtataron. Ĉe West Point oni poste starigis faman militistaran akademion. La 26-an de julio, 1788, Nov-Jorkio fariĝis la dek-unua ŝtato de la nova Usono.
Kantonoj
Nov-Jorkio konsistas el 62 kantonoj (county, counties):
- Kantono Albany
- Kantono Allegany
- Kantono Bronx
- Kantono Broome
- Kantono Cattaraugus
- Kantono Cayuga
- Kantono Chautauqua
- Kantono Chemnung
- Kantono Chenango
- Kantono Clinton
- Kantono Columbia
- Kantono Cortland
- Kantono Delaware
- Kantono Dutchess
- Kantono Erie
- Kantono Essex
- Kantono Franklin
- Kantono Fulton
- Kantono Genesee
- Kantono Greene
- Kantono Hamilton
- Kantono Herkimer
- Kantono Jefferson
- Kantono Kings
- Kantono Lewis
- Kantono Livingston
- Kantono Madison
- Kantono Monroe
- Kantono Montgomery
- Kantono Nassau
- Kantono New York
- Kantono Niagara
- Kantono Oneida
- Kantono Onondaga
- Kantono Ontario
- Kantono Orange
- Kantono Orleans
- Kantono Oswego
- Kantono Otsego
- Kantono Putnam
- Kantono Queens *
- Kantono Rensselaer
- Kantono Richmond *
- Kantono Rockland
- Kantono Saratoga
- Kantono Schenectady
- Kantono Schoharie
- Kantono Schuyler
- Kantono Seneca
- Kantono St. Lawrence
- Kantono Steuben
- Kantono Suffolk
- Kantono Sullivan
- Kantono Tioga
- Kantono Tompkins
- Kantono Ulster
- Kantono Warren
- Kantono Washington
- Kantono Wayne
- Kantono Westchester
- Kantono Wyoming
- Kantono Yates
Vidu ankaŭ
|