Nov-Kaledonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nov-Kaledonio
Territoire d'Outre-Mer de la Nouvelle Calédonie et Dépendances.
Oficiala flago de Nov-Kaledonio kune kun la flago de Francio ekde 2010

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Soyons unis, devenons frères
komuna mapo
dependanta teritoriotransmara kolektivo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Noumeo
Oficiala(j) lingvo(j) franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j) franca kaj 28 aliaj lingvoj
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (??%), islamanoj (?%), protestantoj (?%)
Areo 19,060 km²
Loĝantaro 213.679 (Juli 2004) (2017)
Horzono +11
Interreta domajno nc
Landokodo NC
Telefona kodo 687
Politiko
Ŝtatestro Harold Martin
Ĉefministro Philippe Germain
Ekonomio
Valuto pacifika frankoCFP-franko (XPF)
vdr

Nov-Kaledonio (franclingve Nouvelle-Calédonie [nuVEL-kaledoNI]) estas sui generis franca transmara teritorio lokita en Oceanio.

Ĝi entute havas 33 komunumojn.

Geografio

Situo

Nov-Kaledonio estas transmara lando, dependa teritorio de Francio en Oceanio, situanta en Pacifika Oceano, 1500 km oriente de Aŭstralio. Nov-Kaledonio, tiel nomata ekde koloniado, estas ankaŭ familiare nomata "La Ŝtoneto" aŭ "Kanaky" [Kanaki].

Nov-Kaledonio estas insularo. La ĉefa insulo (nomata "Granda Tero") mezuras 400 km laŭlonge kaj 50 km laŭlarĝa. La aliaj ĉefaj insuloj estas Belep norde, la Lojaleca insularo oriente (konsistantaj el Ouvéa [Uvea], Lifou [Lifu], Maré [Mare], Tiga) kaj "île des Pins" (Pinarbaj-insulo).

Biogeografio

Biogeografie Nov-Kaledonio situas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionojn : novkaledoniajn pluvarbarojn kaj novkaledoniajn sekajn arbarojn.

Demografio

Lingvo

Pioniro de la Esperanto-movado en Nov-Kaledonio estis E. Bardoulet.

Ĝenerale

  • Areo: 19 058 kvadrataj kilometroj
  • Loĝantaro: ĉ. 200 000
  • Politika statuso: franca transmara teritorio
  • ĉefurbo: Noumeo (Nouméa), proks. 80 000 loĝantoj
  • Religioj: katolikoj 59,2 %, islamanoj 3%, aliaj (ĉefe protestantoj) 37,8
  • Oficiala lingvo: franca (la kanakaj triboj parolas tridekon da melaneziaj dialektoj)
  • Administrado: teritorio dividita en tri provincoj (Nordo, Sudo, Lojaleca insularo)

En tiu ĉi lando sufiĉe malgranda plej impresas la pejzaĝoj. De la nordo al la sudo sur la ĉefa insulo staras montaro, kelkloke pli ol 1 500 metrojn alta. Ekzistas pluraj riveroj kaj kelkaj ebenaĵoj. Ĉe la okcidenta marbordo la klimato estas iom seka kompare kun la pli pluvoriĉa orienta marbordo. Tio permesas malsamajn ekonomiajn agadojn kaj estigas belan pejzaĝan diversecon.

Nov-Kaledonio havas areon de 19 058 kvadrataj kilometroj (proksimume sama areo kiel ekz. Israelo aŭ Kuvajto) kaj havas preskaŭ 200 000 loĝantojn. Konsistigas la insularon ĉefa insulo, nomata Grande-Terre [grand ter] kaj pluraj, pli malgrandaj insuloj, inter kiuj plej gravas Lojaleca insularo (Iles Loyauté [il lŭajole] kaj la Insulo de Pinoj (Ile des Pins [il de pen]).

La ĉefurbo Noumeo (Nouméa [numea']) troviĝas en la sudo. Kune kun siaj ĉirkaŭantaj urboj Noumeo havas 100 000 loĝantojn, t.e. pli ol duonon de la tutlanda loĝantaro. Temas pri bela, moderna urbo sur la fono de mirinda pejzaĝo. Ĝi situas sur duoninsuleto kun pluraj montetoj, valoj, plaĝoj, insuletoj, grandparte ĉirkaŭata de blua maro.

Tiu forta kontrasto inter vigla, granda, moderna urbo kaj la cetero de la lando, kun savano, negrandaj vilaĝoj kaj sovaĝa natura aspekto, estas bonege esprimata de vorto en la loka franca lingvo: fakte en Nov-Kaledonio ĉio, kio ne estas Noumeo, estas nomata brousse [brus]. Tiu ĉi vorto havas samtempe plurajn signifojn, kiujn ĝi ne havas, en la norma franca lingvo, nome: vegetaĵo, kamparo, savano, provinco.

La ĉefaj ekonomiaj rimedoj de Nov-Kaledonio venas el la nikelminoj (Nov-Kaledonio posedas 20% el la mondaj nikelstakoj kaj estas la tria plej granda nikeleksportanto en la mondo); terkultivado, brutobredado, fiŝkaptado kaj precipe turismo. Allogas la turistojn pluraj aferoj: tiu unika, ĉarma miksaĵo de franca civilizo kaj sudpacifikaj kulturo kaj etoso, la milda klimato kun eterna printempo, la belo de la ĉefurbo Noumeo, sed ĉefe, kaj precipe, la mirinda belo de la maro kun granda laguno ĉirkaŭita de koralrifoj, amaso da fiŝoj kaj koraloj, pluraj insuloj kun multnombraj plaĝoj konsiderataj inter la plej ravaj en la Pacifiko.

Nov-Kaledonio estis oficiale deklarita franca kolonio en 1853. Post tiu dato ĝi fariĝis punkolonio, ĉar la franca registaro forsendis al ĝi punlaboristojn, politikajn kaj aliajn malliberulojn (same kiel jam antaŭe faris Britio en siaj aŭstraliaj kolonioj). Poste ankaŭ pluraj liberaj francaj kolonianoj enmigris Nov-Kaledonion por fariĝi bredistoj kaj vakeroj laŭ tiea usona aŭ aŭstralia maniero. Sed antaŭ la alveno de eŭropanoj la lando ne estis senhoma. Loĝis en ĝi melanezianoj, anoj de popolo loĝanta ankaŭ en aliaj apudaj insularoj, kiel Nov-Gvineo, Vanuatuo kaj Fiĝioj. Tiuj nov-kaledoniaj praloĝantoj, kiuj parolis multajn malsamajn melaneziajn lingvojn, estis konvertitaj al la kristana religio kaj devis akcepti la novajn francajn mastrojn. La eŭropanoj nomis ilin iom are "kanakoj", vorto, kiu en la pacifikaj lingvoj signifas "homoj". Hodiaŭ tamen la nov-kaledoniaj melanezianoj alproprigis al si tiun nomon kaj ili mem konscie kaj fiere nomas sin kanakoj.

Etna miksado

Tamen, kvankam la kanakoj, loĝintaj en Nov-Kaledonio de jarmiloj, estas la plej laŭrajtaj okupantoj de tiu teritorio, ili ne plu restas solaj sur sia insularo. Fakte jam en la lasta jarcento alvenis en Nov-Kaledonion aliaj etnaj grupoj. Krom francoj, envenis vjetnamoj kaj indonezianoj por labori en minejoj kaj en kafoplantejoj. Hodiaŭ multe da vjetnamoj havas malgrandajn magazenojn eĉ en la plej foraj savanaj vilaĝoj. Ekde la 50aj jaroj multe da valisanoj alvenis. Ili akceptis tre modestajn laborojn kaj ankoraŭ hodiaŭ ili estas iom malfavorata etna grupo. Hodiaŭ valisanoj estas pli multnombraj en Nov-Kaledonio ol en sia hejmlanda insularo Valiso-kaj-Futunao (Wallis-et-Futuna [ŭalis' e futuna] eta insularo, ankaŭ ĝi franca teritorio en Oceanio). Venis ankaŭ homoj de Tahitio, Reunio kaj de la francaj Antiloj. Ekzistas sur la insulo eĉ eta komunumo alĝeridevena (ĝi devenas de deportitaj politikaj malliberuloj en 1871) kaj aliaj grupoj. Mi estis ege surprizita, kiam mi malkovris, ke eĉ loĝas sur la insularo ĉirkaŭ 300 italoj, kiuj laboras ĉefe kiel masonistoj kaj konstruistoj. Mi ekkonis tri italojn, kiuj ĉiuj havas novkaledoniajn edzinojn, ĉiu kun malsama prapatraro: unu el tiuj sinjorinoj estas francdevena, alia valis-francdevena, tria estas kanak-reunifrancdevena. Sufiĉas tiu ekzemplo por havi ideon pri la mirinda mozaiko de etnoj, profunde interplektitaj, loĝantaj en Novkaledonio.

Post la fino de la Dua mondmilito Nov-Kaledonio el franca kolonio fariĝis franca transmara teritorio. Ĝi ricevis ioman aŭtonomecon, sed ĉiam en la kadro de la Franca respubliko. Malgraŭ tio, ene de la kanaka etno naskiĝis en 1969 sendependisma partio, tute kontraŭstaranta la apartenon de Nov-Kaledonio al Francio. La eŭropanoj siaflanke reagis, kreante en 1977 partion lojalan al Francio, nomatan Unuiĝo por Kaledonio en la Respubliko, kaj gvidatan de Jacques Lafleur [ĵak lafljor']. Ĝin kontraŭstaras la sendependisma bloko, nomata ekde 1984 Naciliberiga Fronto Kanaka'Socialisma. Tiu dupolusa politika kampo estas ĝis hodiaŭ konstanta karakterizaĵo de Novkaledonio. En la 80aj jaroj okazis grava krizo inter la du politikaj blokoj. En 1985, tre kaosa jaro, pluraj homoj estis mortigitaj. En 1988 kelkaj kanakoj prenis plurajn ĝendarmojn kiel garantiulojn. Tiu perforta evento bedaŭrinde finiĝis per masakro. Finfine en 1988 la lojalisma kaj la sendependisma partiestroj, Jacques Lafleur kaj Jean-Marie Tjibaou [jan mari' dibau'], kune kun la franca registaro subskribis la Interkonsenton de Matignon [matinjon] en Parizo.

La interkonsento estis grava paŝo antaŭen al paciĝo, sed bedaŭrinde, unu jaron poste, la eminenta kanaka heroo Tjibaou kaj alia sendependisma estro estis murditaj de kanaka ekstremisto. Sed post tio finfine finiĝis la sangaj konfliktoj kaj la moderaj anoj de la du politikaj blokoj esprimis volon daŭrigi la realigon de la matinjona interkonsento. Laŭ tiu ĉi interkonsento oni kreis sur la teritorio tri provincojn (Norda, Sudo, Lojaleca insularo), ĉiun kun sufiĉe granda interna aŭtonomeco. Oni kreis kelkajn konsultajn organojn kaj decidis, ke okazos referendumo pri sendependeco en 1998. Grava celo de la interkonsento de 1988 estas ankaŭ ekvilibrigi la situacion de tiu ĉi lando, en kiu la blankuloj ĉiam estis aparte favorataj, por finfine krei pli justan distribuon de povo kaj ekonomia bonstato inter la malsamaj etnaj kaj geografiaj komunumoj.

Ŝajnas, ke gis nun la interkonsento sufiĉe bone funkciis, kaj ke eventuale oni povos trovi alian, novan interkonsenton, por eviti la tro drastan referendumon. Nov-Kaledonio retrovis pacon kaj trankvilon kaj zorgas ĉefe pri sia ekonomia evoluo, oni komencis malcentrigi la ekonomion, ekz. vendante en 1990 la unuan nikelminon al la Norda Provinco. Sed restas ankoraŭ multo por fari.

ETNA KONSISTO (LAŬ POPOLNOMBRADO 1989):

  • melanezianoj 44,8 %
  • eŭropanoj 33,6 %
  • valisanoj 8,6 %
  • indonezianoj 3,2 %
  • aliaj 9,8 %

Malgraŭ tiu frapa diverseco de etnoj la franca estas la lingvo komprenata kaj parolata de ĉiuj, eĉ se kanakoj kaj kelkaj etnaj malplimultoj uzas hejme ankaŭ proprajn lingvojn.

Vidu ankaŭ

Pluaj legaĵoj