Nov-Moskva administra arondismento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la arondismento en Moskvo

Nov-Moskva administra arondismento estas arondismento de Moskvo situanta sud-oriente. Ĝi estas unu el du arondismentoj (la dua estas arondismento Troick), aperintaj la 1-an de julio 2012, kiam al Moskvo estis aldonita vasta teritorio ĝis limo kun Kaluga provinco.

Administra subdivido de la arondismento (verdkolore)

La arondismento estas la dua plej granda en Moskvo laŭ areo (360 km2) kaj la dua malplej granda laŭ loĝantaro (113,6 mil loĝantoj en 2013). Ĝi limas kun Moskva provinco, Okcidenta kaj Sud-Okcidenta arondismentoj de Moskvo kaj kun administra arondismento Troick.

Al la arondismento apartenas estinta urbo Moskovskij.

La estro estas Dmitrij Nabokin (enoficigita la 8-an de novembro 2013).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj administraj arondismentoj de Moskvo: Centra; Orienta; Sud-Orienta; Suda; Sud-Okcidenta; Okcidenta; Nord-Okcidenta; Norda; Nord-Orienta; Zelenograda; arondismento Troick.