Novkaledoniaj pluvarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nov-kaledoniaj pluvarbaroj)
Saltu al: navigado, serĉo
Arbaj filikoj sur Pinarbaj-Insulo

La novkaledoniaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la novgvinea-melanezia ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), situanta en Novkaledonio en la Pacifika Oceano. Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas listigita en la tutmondaj 200 kaj estas parto de biodiverseco-riĉaĵejo de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras la orientan flankon de Granda Tero, la montara ĉefa insulo de Novkaledonio, kune kun la pli malgranda Lojaleca insularo, orienten Pinarbaj-Insulon sude de Granda Tero. La ekoregiono etendiĝas sur areo de 14 600 kvadratajn kilometrojn.

Granda Tero estas longa insulo kiu proksimume direktiĝas norden-suden, kun montara ĉeno sube de la centro kun kvin pintoj kiuj superas altitudon de 1 500 metroj. La Lojaleca insularo kaj Pinarba-Insulo estas multe pli malaltaj. Novkaledonio troviĝas rajde de la Tropiko de Kaprikorno, inter 19º kaj 23º suda latitudo, 1 200 kilometrojn oriente de Aŭstralio kaj 1 500 kilometrojn nordoriente de Novzelando.

La klimato de la insuloj estas tropika, kaj precipitaĵo estas akcentite sezona, alportita per pasataj ventoj kiuj kutime alvenas ekde la oriento.

Precipitaĵo averaĝas ĉirkaŭ 1 500 milimetrojn jare por la Lojaleca insularo, 2 000 milimetrojn je pli malaltaj altitudoj por Granda Tero, kaj inter 2 000- 4 000 milimetrojn je altaj altitudoj por Granda Tero. La okcidentaj deklivoj de Granda Tero, kiuj troviĝas en la pluvombro de la centra montara ĉeno, estas multe pli sekaj, kaj hejmigas la ekoregion de la novkaledoniaj sekaj arbaroj.

Novkaledonio estas praa fragmento de Gondvano, la suda superkontinento. Ĝi disiĝas ekde Aŭstralio antaŭ 85 milionoj da jaroj, kaj restis ligita al Novzelando ĝis antaŭ 55 milionoj da jaroj. Ĝi estis izolita de aliaj teramasoj ekde tiam, kvankam iom da plantoj kaj bestoj kapablis transiri la markolojn kiuj disigas Novkaledonion ekde najbaraj insuloj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La novkaledoniaj pluvarbaroj ampleksas tri superregantajn arbartipojn. La malaltaĵaj pluvarbaroj kovras Lojalecan insularon, Pinarbaj-Insulon kaj la pli malaltajn altitudojn de Grande Tero. Montaraj arbaroj kovras la altaĵajn altitudojn de Granda Tero. La humidaj makisaj arbaroj de Granda Tera troviĝas sur rokaj grundoj derivitaj de magmaj petroj (tre riĉaj je fero kaj magnezio).

La superreganta flaŭro de la novkaledoniaj pluvarbaroj derivas de la Antarkta flaŭro de praa suda Gondvano. Kiel la aŭstraliaj tropikaj pluvarbaroj kaj la novzelandaj mezvarmaj arbaroj, koniferoj de la sud-duonglobaj familioj de Araucariaceae kaj Podocarpaceae estas miksitaj kun angiospermoj, inkluzive de la sud-duongloba genro Nothofagus kaj arboj kaj arbustoj de la familioj Myrtaceae kaj Proteaceae.

La malaltaĵaj arbaroj ĝenerale havas miks-speciajn konsiston, alternante kun iuj unuspeciaj arbareroj. La superregantaj koniferoj estas Araucaria columnaris, A. bernieri, Agathis lanceolata, A. ovata (Araucariaceae), kaj Dacrydium araucarioides, Dacrycarpus vieillardii kaj Falcatifolium taxoides ( Podocarpaceae ). Superregantaj angiospermaj arboj inkluzivas Montrouziera cauliflora, Calophyllum neocaledonicum, Dysoxylum spp., Neogullauminia cleopatra, kaj Hernandia cordigera, kune kun speciojn el la Proteaceae genroj Kermadecia, Macadamia kaj Sleumerodendron. Araucaria, Callistemon, kaj Nothofagus superregas en la unuspeciaj arbareroj.

La montaraj pluvarbaroj ankaŭ estas miksspeciaj, kaj enhavas precipe la koniferojn Araucaria, Agathis, Podocarpus, Dacrydium, Libocedrus, kaj Acmopyle, kaj la angiospermojn Metrosideros, Weinmannia, Quintinia, kaj Nothofagus.

La makisaj arbaroj entenas grandan variadon de specioj, kun multaj endemiismoj. La magmaj rokoj, kiuj formiĝis en la profunda oceano, estas riĉaj je metaloj, inkluzive nikelo, magnezio, kromo, kaj mangano, kiuj estas toksikaj por multaj plantoj. La superregantaj arboj estas kriplaj Araŭkarioj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Novkaledonio gastigas unu el la plej enigmaj birdoj de la mondo, la endanĝerigatan kaguon (Rhynochetos jubatus). Ĝi parencas al Gruoformaj kaj vivas tre kaŝe. Ĝi ankaŭ estas la heraldika birdo de la insulo. Alia endemia birdo estas la novaledonia galiralo (Gallirallus lafresnayanus). Tiu ĉi krize endanĝerigata birdo povas esti formortinta sed multaj kredas ke ĝi ankoraŭ ekzistas. Oni supozas ke kaj Aegotheles savesi kaj Charmosyna diadema postvivas en similaj cirkonstancoj. Ankaŭ proksimume dudek endemiaj birdoj troviĝas en la insulo, inkluzive de la ilo-uzanta novkaledonia korvo (Corvus moneduloides). La markonkoj de Novkaledonio tre furoras ĉe la kolektantoj.

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Bauer, A.M. 1988 : Hypothesis: A geological basis for some herpetofaunal disjunctions in the Southwest Pacific, with special reference to Vanuatu. Herp. J., 1: 259-263.
  • angle Bauer, A.M. 1999 : The terrestrial reptiles of New Caledonia: The origin and evolution of a highly endemic herpetofauna. Pages 3-25 in H. Ota (editor), Tropical Island Herpetofauna: Origin, Current Diversity, and Conservation, Elsevier, Amsterdam.
  • angle Bauer, A.M. & R.A. Sadlier 1994 : The Terrestrial Herpetofauna of the Ile des Pins, New Caledonia. Pacific Science, 48: 353-366.
  • angle Bauer, A. M. and R. A. Sadlier 1993 : Systematics, biogeography and conservation of the lizards of New Caledonia. Biodiv. Letters, 1: 107-122.
  • angle Bauer, A. M., and J. V. Vindum 1990 : A Checklist and Key to the Herpetofauna of New Caledonia, with Remarks on Biogeography. Proc. Calif. Acad. Sci., 47: 17-45.
  • france Berlioz, Jacques 1945 : Les Psittacides de la Nouvelle Calédonie et des Etablissements Français d'Oceanie. L'Oiseau et la Revue Française d'Ornithologie 15: 1-9.
  • angle BirdLife International 2000 : New Caledonian Lorikeet. In: Threatened Birds of the World: 240. Lynx Editions and BirdLife International, Barcelona and Cambridge (UK)
  • angle Flannery, Tim 1994 : The Future Eaters. Grove Press, New York.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj Papuo-Novgvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj Papua-Novgvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj Papuo-Novgvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj Papuo-Novgvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj Novkaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj Vanuatuo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]