Nov Latin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nov Latin estas projekto proponita de Daniele Rosa, Torino en 1890. Ĝi ŝajnas antaŭvido de la plej fama modifita latina, Latino sen fleksio de Peano. La projekto estas simpla aro de reguloj por uzi latinan vortaron en ia maniero ke iu kun ŝlosilo povus deĉifri la mesaĝon.

Specimeno:

  • Le novlatin non requires pro le sui adoption aliq congress. Omnes poter cum les praecedent regulas, scribes statim ist lingua, etiam si ils voles, cum parv individal modificationes.
  • (Traduko): La novlatino ne bezonas por sia adopto iu kongreso. Ĉiuj povas kun la antaŭaj reguloj, skribi rapide tiun lingvon, ankaŭ, se oni volas, kun malgrandaj individuaj modifoj.