Novaĵoj el Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novaĵoj el Rusio estas Esperant-lingva novaĵ-servo pri eventoj en Rusio. La nuna adreso de la servo estas http://novajxojelrusio.blogspot.com/ Arkivigite je 2006-04-13 per la retarkivo Wayback Machine

En la servo kunlaboris kelkaj personoj, sed la plej aktiva inter ili estis la lanĉinto, Kirill el Moskvo.

La lasta novaĵo en la paĝaro aperis la 14-an de majo 2006. Tamen sukcesa sperto de "Novaĵoj el Rusio" ne restis sen postsekvoj.

Malgraŭ ke estas misa aserto ke "modelo" de la Novaĵoj el Rusio estas reuzita en retejoj http://rusio.ru/[rompita ligilo] (Rusio.ru) kaj http://rusio.info/ Arkivigite je 2013-06-22 per la retarkivo Wayback Machine (Rusio.info) ĝi ambaŭ estas la rezulto de disvolviĝo de sendependa projekto "Novaĵoj el Rusio", kiu ekde 1996 funkciis kiel dissendolisto de novaĵoj al retpoŝtaj adresoj. La transiro de ĝi al la retejo-formato okazis en 2007.