Nova Forto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Forto
Forza Nuova
partio
Lando  Italio
Estro Roberto Fiore
Fondiĝo 1997
Lingvo(j) Itala
Ĉefa sidejo Romo
Ideologio Novfaŝismo
Naciismo
Retejo www.forzanuova1997.it
vdr

Nova Forto (itale Forza Nuova) estas ekstreme dekstra politika partio kaj movado de Italio. Ĝi estis kreita en 1997 de Roberto Fiore kaj Massimo Morsello. La du fondintoj de la partio ambaŭ militis en ekstremaj dekstraj terorismaj grupoj en la 1970-aj jaroj, kaj estis devigataj fuĝi al Britio en 1980, ĉar en Italio la polico volis aresti ilin pro krimoj kunligitaj kun terorismo. Ili ambaŭ pasigis dudek jarojn en Britio, kie ili kreis sukcesan financan entreprenon.

La logotipo de la Nova Forto (itale Forza Nuova)
La demonstrantoj el la Nova Forto (itale Forza Nuova)

La pozicioj de Forza Nuova estas tipaj de la ekstrema dekstro: la movado havas inter siaj celoj la malleĝigon de aborto, la blokadon de enmigrado al Italio kaj la defendon de la itala "nacia identeco". Forza Nuova neniam kaŝis sian nostalgion pri la faŝisma epoko kaj pri Benito Mussolini, kaj ĝi estas konsiderata ekstremisma, rasisma kaj faŝisma grupo de la plejmulto de la italaj politikaj partioj.

Komence Forza Nuova estis ekster-parlamenta politika movado, sed en la lastaj jaroj ĝi fariĝis vera politika partio kaj prezentiĝis en la elektoj. En la jaro 2004 en la Balotoj por Eŭropa Parlamento la partio Nova Forto ricevis 399.073 da apogvoĉojn akirante unu mandaton, t.e. en EP eksidis ilia Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) Roberto Fiore. De 2003 ĝis 2006 Forza Nuova kaj aliaj grupoj de la ekstrema dekstro unuiĝis por krei Alternativa Sociale, movadon gvidatan de Alessandra Mussolini, la nepino de Benito Mussolini. Alternativa Sociale prezentiĝis plurfoje en la elektoj, kaj en la ĝeneralaj elektoj de 2006 ĝi alianciĝis kun la Casa delle Libertà, la centra-dekstra koalicio gvidata de Silvio Berlusconi. Pro tio, Berlusconi estis multe kritikata pro liaj rilatoj kun ekstremistoj. Tamen, la movado de Mussolini neniam atingis sufiĉe da voĉdonoj por eniri la parlamenton. En la ĝeneralaj elektoj de 2008, Forza Nuova prezentiĝis sola, sed ricevis ege malmulte da voĉdonoj kaj denove restis ekster la parlamento kaj la senato.