Nova Lupeno la 3-a (specialaj epizodoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Nova Lupeno la 3-a: specialaj epizodoj"
animea televida serio
Originala titolo 新ルパン三世SPECIAL
[Ŝin Rupan Sansei Supeŝaru]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Daŭro 2 episodoj po 25 minutoj
Ĝenro aventura animeo
Reĝisoro(j) Miyazaki Hayao
Laŭ la verko de Rupan Sansei
(Monkey Punch)
Produktinta firmao Tōhō
IMDb
vdr
Nova Lupeno la 3-a
animea televida serio
Originala lingvo japana lingvo
Origina lando Japanio
Reĝisoro Noboru Ishiguro, Yasumi Mikamoto, Shigetsugu Yoshida
Amplekso
Epizodoj 155
Elsendo
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Nova Lupeno la 3-a: specialaj epizodoj (japane: 新ルパン三世SPECIAL [ŝin rupan sansei supeŝaru]), estas kolekto de la du ununuraj epizodoj de la televida serio "Lupeno la 3-a: Parto 2" (Nova Lupeno la 3-a), kiujn Mijazaki Hajao verkis kaj reĝisoris (sub la pseŭdonimo "Teruki Cutomu") por la granda japana kina kaj televida firmao Tōhō. "Nova Lupeno la 3-a: specialaj epizodoj" aperis en Japanio kiel laserdisko kaj poste en Usono ankaŭ kiel VHS.

"Nova Lupeno la 3-a" estas la dua televida serio pri "Lupeno la 3-a" (Lupeno la 3-a: Parto 2) kaj tiuj du epizodoj estas memstaraj aventuroj de Lupeno:

episodo titolo (Esperante) japana titolo prononco Hepburn daŭro
Epizodo 145: Albatros, la flugiloj de morto 死の翼アルバトロス [ŝi no cubasa arubatorosu] Shi no Tsubasa Arubatorosu 25 minutoj
Epizodo 155: Adiaŭ, karega Lupeno! さらば愛しきルパンよ saraba itoŝiki rupan jo Saraba Itoshiki Rupan Yo 25 minutoj

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Epizodo 145: "Albatros, la flugiloj de morto"

Fuĝiko aperas (kaj transkuras kaj malaperas) neatendite en la loĝveturilo de Lupeno. Ŝi "perdas" tie malgrandan objekton en la formo de sparkilo, dum ŝi estas persekutita de pafantaj homoj en helikoptero. La stranga objekto estas eksplodigilo por kompakta atombombo ŝtelita de Fuĝiko. La malica industriisto, kiu volas detrui la mondon, ĉasas Fuĝikon, sukcese kaptas ŝin kaj poste proponas al Lupeno interŝanĝon de Fuĝiko kontraŭ la eksplodigilo kaj Lupeno iras tien.

La titolo de la aventuro rilatas al giganta aviadilo "Albatros", en kies flugiloj la malbonulo kaŝas produktilojn por atombomboj, kaj okazas grandegan aerbatalo inter Lupeno kaj la malbonulo.

Epizodo 155: "Adiaŭ, karega Lupeno!"

En la urbocentro aperas tuje grandeja homoforma roboto, kiu iras en bankon kaj en juvelan vendejon kaj prenas tuton perforte, mortigante homojn. Ĉiuj provoj haltigi ĝin ne sukcesas. Ĉiufoje post la rabado la roboto postlasas indikon, ke Lupeno la 3-a estu la rabisto, sed Lupeno mem scias nenion pri tio kaj timas perdi sian "bonan reputacion". Pro tio li iras por malkaŝi la misteron. Finfine li trovas junulinon misuzatan per malbonuloj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Epizodo 145:
La batalo de Lupeno kontraŭ la giganta aviadilo "Albatros" de la malbonulo montras kelkajn similecojn al batalo de Konan kontraŭ la giganta aviadilo "Giganto" el la antaŭa kinofilmo "Futura junulo Konan" de 1978.

Epizodo 155:
La grandega kaj nevinkebla roboto de la junulino reaperis poste kiel "robotoj de Laputa" en la kinofilmo "Ĉiela kastelo Laputa" de 1986. Tia roboto ankaŭ staras nun kiel statuo sur la tegmento de la muzeo de "Ghibli" en Japanio.

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

lingvo titolo signifo
angla Lupin III's Greatest Capers plejgrandaj friponaĵoj de Lupeno la 3-a
japana 新ルパン三世SPECIAL Nova Lupeno la 3-a: specialaj epizodoj