Nov-Skotio
| Nov-Skotio | ||
|---|---|---|
| Alternativa nomo | Nova Scotia / Nouvelle-Écosse | |
| Plena nomo | Nov-Skotio | |
| |
||
| Devizo: Munit Haec et Altera Vincit (latina = Unu defendas kaj la alia venkas) |
||
| Oficialaj lingvoj | neniu (angla, franca, kaj skotgaela uzataj) | |
| Floro | Epigeo | |
| Arbo | Ruĝa piceo | |
| Birdo | Fiŝaglo | |
| Ĉefurbo | Halifakso | |
| Plej granda urbo | Halifakso | |
| Leŭtenanta Guberniestro | Mayann E. Francis | |
| Ĉefministro | Darrell Dexter (NDP) | |
| Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
11 10 |
|
| Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
12-a rango 55.283 km² 53.338 km² 1.946 km² (3,5{%) |
|
| Loĝantaro - Tuto (2006) - Loĝdenso |
7-a rango 934.405 16,94 po km² |
|
| MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$31,451 milardoj (7-a) $33.533 (11-a) |
|
| Aliĝo al Konfederacio | 1-a de julio 1867 (1-a) |
|
| Tempozono | UTC -4 | |
| Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NS CA-NS B |
|
| Retejo | www.gov.ns.ca | |
| Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
Nov-Skotio (angle Nova Scotia [ˌnoʊ.və ˈskoʊ.ʃə], france Nouvelle-Écosse [nu.vɛ.l‿e.kɔs], skotgaele Alba Nuadh) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Norde estas la Golfo Sankt-Laŭrenco kaj la Insulo de Princo Eduardo, kaj sude la Atlantiko. Okcidente estas Nov-Brunsviko kaj la Golfo de Fundy.
William Alexander, 1st Earl of Stirling nomis la provincon por Skotlando, sia patrujo, en 1621. Nov-Skotio aliĝis al la Kanada Konfederacio je la 1-a de julio, 1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
En 1605, la franca esploristo Champlain, kaj De Monts, fondis Port Royal en Akadio, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ la Traktado de Utrecht, 1713, la francoj perdis Nov-Skotion, krom la Insulo de Breton-Kabo kaj la Insulo Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo).[mankas citaĵo] La francoj konstruis Fortikaĵon Luisburgon por gardi la Golfon Sankt-Laŭrencon por la francoj.[mankas citaĵo] La francoj perdis la fortikaĵon post la Sepjara milito (1756-1763).[mankas citaĵo] Multaj akadianoj fuĝis al Luiziano, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ "cajuns".[mankas citaĵo] Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas la francan kiel gepatran lingvon en Nov-Skotio.[mankas citaĵo]
Geografio [redakti]
La ĉef-tero de Nov-Skotio estas duoninsulo, ligita al la kontinento de Nordameriko per la Istmo de Chignecto kaj ĉirkaŭata de la Atlantika Oceano. Insulo de Breton-Kabo, granda insulo nord-oriente de la nov-skotia duoninsulo, ankaŭ estas parto de la provinco, same kiel Zibela Insulo, insuleto fama pro ŝip-pereoj kiu troviĝas 175 km-ojn de la suda marbordo de Nov-Skotio. Nov-Skotio estas la due plej malgranda provinco de Kanado (nur Insulo de Princo Eduardo estas malpli granda), kaj estas neniu loko en Nov-Skotio pli ol 56 km-ojn for de la maro.
Esperanto-movado en Nov-Skotio [redakti]
Principa artikolo: Esperanto-movado en Nov-Skotio
En Nov-Skotio estas esperantista grupo nome de Esperanto Nov-Skotio[1], kiu eldonis esperantan gazeton nome de Inter Ni. La Libraro Ludovika estis en Halifakso ĝis 2008, kiam oni movigis ĝin al Montrealon.[2]
Plej grandaj kantonoj de Nov-Skotio [redakti]
| Kantono | 2001 | 1996 |
|---|---|---|
| Halifakso | 359.111 | 342.851 |
| Breton-Kabo | 105.968 | 114.733 |
| Lunenburg | 47.591 | 47.561 |
| Reĝa Kantono | 47.159 | 47.486 |
| Kantono de Kolĉestero | 35.641 | 35.161 |
| Kantono de Yarmouth | 26.843 | 25.467 |
| Kantono de Pictou | 21.778 | 22.671 |
| Okcidenta Hantso | 20.821 | 19.767 |
| Kantono Annapoliso | 18.429 | 18.937 |
| Kantono Kumberlando | 16.183 | 17.738 |
Mapo [redakti]
Referencoj [redakti]
|
||||||||
