Nova Teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


La Nova Teologio, konata ankaŭ kaj precipe kiel Nouvelle Théologie, estas katolika Teologifluo estiĝinta antaŭ la jaroj 50-a de la 20-a jarcento ĝis la antaŭtagoj de la Dua Vatikana Koncilio, precipe inter la katolikaj teologoj germanaj kaj francaj. Ĝi esprimis deziron, kaj tiucele esploris, ke la teologio revenu al la originaj fontoj de Kristanismo, aparte pere de la Patroj de la Eklezio, kaj pro tio prenas siajn distanciĝojn el la hegemonio de la skolastikisma teologio

Tiu Nova teologio enorme influos sur la disvolviĝo kaj dokumentoj de la Dua Vatikana Koncilio

La precipaj epigonoj de tiu teologia movado estis Henri de Lubac, Pierre Teilhard de Chardin, Hans Urs von Balthasar, Yves Congar, Karl Rahner, Hans Küng, Edward Schillebeeckx, Marie-Dominique Chenu, Louis Bouyer, Jean Daniélou, Pierre Ganne, Jean Mouroŭ kaj la estonta emerita papo Benedikto la 16-a.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la jaroj 50-aj de la 20-a jarcento, la Nova Teologio ekscitis maltrankvilojn en la papo Pio la 2-a. En Francio certa nombro de “tiaj novaj teologoj”, precipe apartenantaj al jezuita kongregacio kaj dominikanaj, sin vidis forigitaj el la ofico de instruistoj pri teologio [1]. Pio la 2-a kiu timis pri reveno de la modernisma krizo, kritikis tiun teologion en sia encikliko Humani generis (1950). En tiu kritiko aperas la penso de la granda bibliisto Réginald Garrigou-Lagrange. La supre dirita teologia elpurigado okazis sekve de tiu encikliko.

Dekon da jaroj poste, estis ĝuste tiu Nova Teologio kiu gvidis la Duan Vatikanan Koncilion al kiu diversaj el tiuj teologoj partoprenis en kavalito de spertuloj (peritus/periti]]. Tiel rehabilititaj, ili estis plene rekonitaj kiel ortodoksaj en la tuta Katolika Eklezio: iuj estos kreitaj kardinaloj kaj inter ili, unu estos elektitaj papo.

Post la koncilio, la Nova teologio dividiĝis laŭ du fluoj, reprezentataj pere de du revuoj: ĉe unu flanko staris Rahner, Congar, Schillebeeckx, Küng kaj Chenu kuniĝinta ĉe la revuo Concilium (1965); duaflanke esplorpensis Lubac, Balthasar, Ratzinger, Daniélou kaj Walter Kasper kuniĝintaj ĉe la revuo Communio (1972).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henri de Lubac, Mémoire sur l'occasion de mes écrits. (Œuvres complètes, 9e section, vol. XXIII), Cerf, 2006 (éd. orig. 1983) ; cité par P. et E. Bellion-Jourdan, Hommage au P. Pierre Ganne, 1904-1979, extrait en ligne.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yves Congar, Mon journal du Concile, tome I : 1960-1963 - tome II : 1964-1966, Paris, Cerf, 2002

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]