Nova Unio (Socialliberaloj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Unio (Socialliberaloj)
Naujoji Sąjunga (Socialliberalai)
Emblemo de Nova Unio (Socialliberaloj)
partio • former liberal party
Lando  Litovio
Estro Artūras Paulauskas
Fondiĝo 1998
Ideologio Socialliberalismo
Internacia aliĝo Liberala Internacio
Retejo www.nsajunga.lt
vdr

La partio Nova Unio (Socialliberaloj) (litove Naujoji Sąjunga (Socialliberalai), mallongigita per NS) estas politika partio en Litovio.

La partio fondiĝis dum 1998 kaj laŭ la stato de 2007 gvidiĝas de Artūras Paulauskas.

La partia politiko baziĝas sur la socialliberaj fundamentaj ideoj: libero de la individuo, socia solidaro, sociala prizorgo kaj justeco. Naujoji Sąjunga estas membropartio de la Eŭropa liberala, demokratia kaj reforma partio kaj observanto ĉe la Liberala Internacio.

Dum la lastaj parlamentaj balotoj en Litovio la 10-an de oktobro 2004 la partio interkonsentis pri balota koalicio kun la socialdemokratia partio Lietuvos socialdemokratų partija: La koalicio A. Brazausko ir A. Paulausko koalicija „Už darbą Lietuvai“ (koalicio A. Brazauskas kaj A. Paulauskas "Laboro por Litovio"), atingis 20,7 procentojn da voĉoj. La partio Naujoji Sąjunga sekve ricevis 11 el la entute 141 seĝoj de la nacia parlamento Seimas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]