Nova Zemlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Nova Zemlo
Tiel aspektas Nova Zemlo el kosmo (foto fare de NASA)

La insularo Nova Zemlo (aŭ Nova Zemla, ruse Новая Земля [novaja zemlja]) konsistas el du grandaj kaj kelkaj malgrandaj insuloj en la Arkta Oceano norde de Rusio. La insularo apartenas al la Arĥangelska provinco de Rusio.

La longeco de la insularo de sud-okcidento al nord-oriento estas 925 km. La totala areo — pli ol 83 000 kv. km.

La insularo estas ĉefe fama pro la testokampo, en kiu oni testis nukleajn armilojn de 1955 ĝis 1990 (kiam estis proklamita deteno de nukleaj armilo-testoj). Entute tie okazis 135 nukleaj eksplodoj, inter kiuj 42 subtere kaj la ceteraj en aero, sur aŭ sub la maro; la plej potenca inter ili estis ekplodo de hidrogena bombo ("Car-bombo") en 1961, ekvivalenta al 100 megatunoj da trinitrotolueno (TNT).

Malgraŭ la proklamita deteno, testoj daŭre okazas en la insularo. Temas pri eksplodigo de malgrandaj "modeloj" de nukleaj armiloj (ekvivalento de ĉ. 0,1 mkg da trotilo).

En la insuloj loĝas nur oficiroj kaj soldatoj de la rusia armeo (entute ĉ. 3 mil personoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La nederlandano Willem Barentsz ŝipveturis en 1596 ĉirkaŭ la plej norda parto de la insuloj kaj travintris je la orienta marbordo, tuj apud la norda pinto. Lia ekspedicio travintris en memfarita loĝejo, het Behouden Huys (la sekura domo). Dum ĉi tiu vojaĝo oni por la unua fojo kartografis la insulojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]