Nova improvizadmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tara Bouman en Castello del Buonconsiglio (foto de Stefania Endrici)

Nova improvizadmuziko estas ludmanieroj kaj -formoj de improvizadmuziko, kiuj ekestis sub la influo de John Cage ekde la mezo de la sesdekaj jaroj ĉefe en Eŭropo kaj parte el la ĵazo.

La termino

La termino, ofte nur reduktita al improvizita muziko, establiĝis por multeco da muzikformoj, en kiuj imrovizo tenas gravan rolon: libera ĵazo, limregionoj de la Nova Muziko kaj ankaŭ eksperimenta rokmuziko. En 1963 Larry Austin fondis kiel unuan improvizadensemblon de Nova Muziko la ensemblon New Music Ensemble, kiu ekzistis ĉe la Kalifornia Universitato je Davis ĝis 1968. Kiel aliaj improvizadensembloj ekestis en 1964 la Gruppo di Improvvisazione Nuova Consonanza kaj AMM. Ĉi tiuj improvizadensembloj ekestintaj en la sesdekaj jaroj donis, samkiel la ensemblo Musica Elettronica Viva kaj New Phonic Art, fondita de Vinko Globokar kune kun Michel Portal, la spontanan al la Nova Muziko.

Intertempe la nova improvizadmuziko malproksimiĝis pro la sekvatempe evoluintaj ludopraktikoj kaj pro la estetikaj influoj de elektronika muziko de la naŭdekaj jaroj preskaŭ plene de la estetiko de ĵazo. La muzikistoj uzas tre ampleksan materialstokon el nuntempaj ludoteknikoj, bruoj kaj tre subjektivaj, individuaj traktadoj de instrumentoj. Ankaŭ meminventitaj instrumentoj (ekz. de Michel Waisvisz aŭ Hans Reichel) ludas certan rolon. Multaj nuntempaj komponistoj de Nova Muziko serĉas inspirojn de la ofte tre kapricaj ludoteknikoj kaj songeneradoj, kiujn improvizantoj trans jaroj mem evoluis. Apartaj formoj de nova improvizadmuziko estas libera improvizadmuziko kaj intuicia muziko.

Ĉefaj reprezentantoj

  • Burkhard Beins: perkutinstrumentoj
  • John Wolf Brennan: piano, preparita piano
  • Lindsay Cooper: fagoto
  • Axel Dörner: trumpeto
  • Christy Doran: gitaro
  • Jean-Pierre Drouet: frapinstrumentaro
  • Karlheinz Essl la pli juna: elektroniko
  • Fred Frith; gitaro
  • Gunda Gottschalk: violono
  • Barry Guy: kontrabaso
  • Peter Michael Hamel: piano, orgeno, muzikklavariloj
  • Tristan Honsinger: violonĉelo
  • Hans Koch: basklarneto
  • Joëlle Léandre: kontrabaso
  • Paul Lovens: perkutinstrumentoj
  • Phil Minton: voĉo, trumpeto
  • Wolfgang Mitterer: orgeno, piano
  • Theo Nabicht: klarneto
  • Pauline Oliveros: akordiono
  • Evan Parker: sopran- & tenorsaksofono
  • Eddie Prévost: frapinstrumentaro
  • Annemarie Roelofs: trombono
  • Keith Rowe: gitaro
  • Robyn Schulkowsky: perkutinstrumentoj
  • Richard Teitelbaum: sintezilo
  • John Tilbury: piano
  • Bertram Turetzky: kontrabaso
  • Frances-Marie Uitti: violonĉelo, voĉo
  • Fred Van Hove: piano, orgeno, akordiono, komponado
  • Phil Wachsmann: violono

Eksteraj ligiloj

Kelkaj diskeldonejoj

Sonportiloj kun improvizita muziko aperas je diskeldonejoj kiel FMP, Emanem Records, HatHut Records, Instant Composers Pool, Matchless Recordings, NURNICHTNUR, CHARHIZMA, Creative Works Records, altrisuoni, FOR4EARS aŭ Intakt Records.