Nova kastela ŝtuparo (ĉeĥeNové zámecké schody) en Prago estis konstruita en la jaro 1674. Aliĝas al ĝi la malantaŭa alo de la Thun-Hohensteina-palaco, pli frue la renesanca palaco de la grafoj de Hradec, el la mezo de la 16-a jarcento; vidinda estas ĝia rustika ornamaĵo kaj la tipaj frontonoj. La koridoro kunliganta la palacon kun la Ŝtuparo estas frubaroka, el la jaro 1678, kiam la palacon alikonstruis Domenico Orsi. La kontraŭflanka domo estas renesancstila, el la 16-a jarcento.