Nova vino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nova vinoplumblanka vino estas ankoraŭ ne preta vino, el blankaj aŭ ruĝaj vinberoj premita vinbersuko, kies alkohola fermentado ĵus komenciĝis kaj kiu ankoraŭ havas la giston, do ankoraŭ ne estas filtrita. La ankoraŭ ne filtrita vino ne estas klara kaj aspektas laktoblanke. Tial la nomo „plumblanka vino“.

Ekzistas diversaj nomoj por la nova vino. En Germanio oni distingas inter Federweißer (el blankaj vinberoj) kaj Federroter (el ruĝaj vinberoj). En Aŭstrio oni diras Sturm kaj por la blanka kaj por la ruĝa specoj. En sudokcidenta Germanio, la germanlingvaj partoj de Svisio kaj en Sudtirolo ĝi nomiĝas SuserSauser, en Hesio Rauscher kaj en Palatinato ofte Najer Woi („nova vino“) aŭ Bitzler . En Frankonio oni diras por la ankoraŭ dolĉa vino Bremser. En Italio ĝi nomiĝas vino nuovo („nova vino“). En Ĉeĥio oni diras burčák. En Luksemburgo ĝi nomiĝas Fiederweissen.

juna ruĝa vino

Farado[redakti | redakti fonton]

Vitvarioj[redakti | redakti fonton]

Precipe en frua aŭtuno la nova vino estas farata el frue maturiĝantaj vitvarioj, ekzemple el Bacchus, OrtegaSiegerrebe. Poste oni povas uzi ĉiun vitvarion por fari plumblankan vinon.

Fermentado[redakti | redakti fonton]

Vinbersuko komencas rapide fermenti pro la naturaj kaj aldonitaj gistoj. Dum la fermentado la sukero (glukozo kaj fruktozo) el la beroj transformiĝas en alkoholon kaj karbonacidon. Ofte oni faras „novan vinon“ nur el vinberoj kiuj ne taŭgas por fari altkvalitajn kaj stokeblajn vinojn kun predikato.

Surmerkatigo[redakti | redakti fonton]

Atentu: ne kuŝigu la botelon!“
apudstrata vendo de nova vino en plastaj kanistroj

Ekde alkoholenhavo de 4 % oni povas vendi la novan vinon. Ĝi plufermentas ĝis la plej granda parto de la sukero estas transformita al alkoholo. Tiam ĝia alkoholenhavo estas ĉ. 11 procentoj.

Ĝuo[redakti | redakti fonton]

Nova vino kaj cepa kuko

Laŭ la tradicio oni manĝas cepan kukon trinkante novan vinon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]