Nova Zemlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novaja Zemla)
Nova Zemlo
Tiel aspektas Nova Zemlo el kosmo (foto fare de NASA)
Tiel aspektas Nova Zemlo el kosmo (foto fare de NASA)
grupo de insuloj
Akvejo Arkta oceano
Geografia situo 74° 0′ N, 56° 0′ O (mapo)7456Koordinatoj: 74° 0′ N, 56° 0′ O (mapo) f1
Nova Zemlo (Arkto)
Nova Zemlo (Arkto)
DEC
Nova Zemlo
Nova Zemlo

Map

Nombro de insuloj 2 ĉefaj insuloj
Ĉefa insulo Nordinsulo (Nova Zemlo), Sudinsulo (Nova Zemlo)
Tuta areo 90 650 km²f1
Loĝantoj 2 761 (2002) f2
Supre: Lando de Francisko Jozefo. Meze: Nova Zemlo. Dekstre: Duoninsulo Jamalo kaj Obbusen
Supre: Lando de Francisko Jozefo.
Meze: Nova Zemlo. Dekstre: Duoninsulo Jamalo kaj Obbusen
vdr
Situo de Nova Zemlo

La insularo Nova Zemlo (aŭ Nova Zembla, ruse Новая Земля - Novaja Zemlja; "Nova Lando") konsistas el du grandaj kaj kelkaj malgrandaj insuloj en la Arkta Oceano norde de Rusio. La insularo apartenas al la Arĥangelska provinco de Rusio.

La longeco de la insularo de sud-okcidento al nord-oriento estas 925 km. La totala areo — pli ol 83 000 kv. km.

La insularo estas ĉefe fama pro la testokampo, en kiu oni testis nukleajn armilojn de 1955 ĝis 1990 (kiam estis proklamita deteno de nukleaj armilo-testoj). Entute tie okazis 135 nukleaj eksplodoj, inter kiuj 42 subtere kaj la ceteraj en aero, sur aŭ sub la maro; la plej granda kaj potenca iam ajn inter ili estis ekplodo de hidrogena bombo ("Car-bombo") en 1961, ekvivalenta al 100 megatunoj da trinitrotolueno (TNT).

Malgraŭ la proklamita deteno, testoj daŭre okazis en la insularo. Temas pri eksplodigo de malgrandaj "modeloj" de nukleaj armiloj (ekvivalento de ĉirkaŭ 0,1 mkg da trotilo) (ref?)

En la insuloj loĝas nur oficiroj kaj soldatoj de la rusia armeo (entute ĉirkaŭ 3 mil personoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La nederlandano Willem Barentsz ŝipveturis en 1596 ĉirkaŭ la plej norda parto de la insuloj kaj travintris je la orienta marbordo, tuj apud la norda pinto. Lia ekspedicio travintris en memfarita loĝejo, het Behouden Huys (la sekura domo). Dum ĉi tiu vojaĝo oni por la unua fojo kartografis la insulojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Insuloj en Rusio

Arkto

Eŭropo

Insulo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj kaj ruslingvaj rememoroj