Novdekstrismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En Eŭropo, la terminoj Nova Dekstro kaj Novdekstrismo priskribas politikan movadon larĝe bazitan sur la verkoj de Alain de Benoist kaj de la Esplor- kaj Studgrupo por la Eŭropa Civilizacio (france Groupement de Recherche et d'Études sur la Civilisation EuropéenneGRECE). Kvankam naskiĝinta en Francio, tiu ĉi movado estas tre influa en aliaj eŭropaj dekstre orientitaj movadoj. Elementoj el novdekstrismo estas troveblaj en la programoj de multaj gravaj dekstraj kaj ekstremdekstraj partioj en norda eŭropo, kiel la Nacia Fronto en Francio, la Libereca Partio en Aŭstrio kaj la Flandra Intereso (Vlaams Belang) en Belgio.

En unuopaj, precipe ekstereŭropaj landoj la termino Nova Dekstro priskribas ankaŭ aliajn politikajn tendencojn, kiujn necesas distingi de tiu traktata de ĉi tiu artikolo:

  • En Usono oni nomas Nova Dekstro politikan movadon, kiu formiĝis antaŭ kaj dum la prezidenteco-kampanjo de Barry Goldwater, kiu malvenkis kontraŭ Lyndon B. Johnson en 1964. Tiu movado konstruis la politikon kaj organizoformojn, kiuj sukcesigis Ronald Reagan en la prezidenteco-kampanjo de 1980. La usona Nova Dekstro diferencas de la pli modera tradicio de la t.n. Rockefeller-respublikanoj.
  • En Britio oni nomas Nova Dekstro formon de konservativismo reprezentita de Margaret Thatcher, dediĉita al novliberalismo kaj socia novkonservativismo, plenumanta i.a. privatigojn de antaŭe ŝtataj entreprenoj.
  • En Aŭstralio oni nomas Nova Dekstro ekonomie liberalan kaj socikonservativan movadon de la malfruaj 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj.
  • "Nova Desktro" (Nieuw Rechts) estas ankaŭ la nomo de partio en Nederlando.

Idearo[redakti | redakti fonton]

Oni kutime rilatigas la nociojn "novdekstrismo", "nova dekstro" kaj "novdekstra" al politike dekstraj grupoj kaj tendencoj, kiujn karakterizas:

  • metapolitika strategio de longdaŭre konceptita laboro por modifi la bazajn politikajn ideojn kaj la valorsistemon en la socio, kontraste kun aktualpolitika laboro en kampanjoj kaj partioj,
  • intelektuleco, kiu rezultigas afinecon kun universitate kleraj, opiniokreaj, unuavice junaj sociaj medioj,
  • modernigitaj lingvouzo kaj publika bildo, tute aparte senigitaj je trajtoj, kiuj dekomence forpuŝus membrojn de la celata medio, ekzemple facile identigebla faŝismecaksenofobia lingvaĵo,
  • malfermeco por dialogo kun maldekstruloj, precipe kun la malcertiĝintaj kaj vojserĉantaj en krizaj fazoj de la maldekstra politiko,
  • "maldekstra-dekstra" aliro, kiu senantaŭjuĝe plukas kaj utiligas unuopajn maldekstrajn kaj ŝajnmaldekstrajn ideojn por tiel sintezi politikan orientiĝon, kiu, kvankam kerne reakcia, ŝajnigas kreive transcendi la distingon inter "maldekstra" kaj "dekstra", kiun novdekstruloj kutime deklaras malaktualiĝinta.

Ne eblas tamen ĝeneraligi pri la tuta konceptaro de la novdekstrismo. Ĝi estas loze organizita medio pli ol movado, kaj ĝi ne alstrebas ideologian unuecon. Multaj el ĝiaj ideologoj tezas la ekziston de krizo en la Okcidento, al kies simptomoj apartenas manko de orientiĝo, disfalo de valoroj, krimeco. Ili proponas alternative al la "makdonaldizo" de Eŭropo kiel senradika kultursatelito de Usono la retrospektivon al la propraj radikoj. Rekrutante por siaj celoj i.a. teoriulojn de la intermilita Konservativa Revolucio kaj ideojn ĉerpitaj de la "maldekstra" alo de la NSDAP (la pli frua germana nazia partio), antaŭe preskaŭ forgesitajn, kaj modernajn natursciencistojn, ili ellaboris starpunktojn, kiujn oni povas resumi jene:

Kontraŭegalismo[redakti | redakti fonton]

Ideojn pri la egaleco de la homoj la nova dekstro malakceptas. Ĝi estas kontraŭegalisma. Oni foje argumentas en ĉi tiu kazo per socibiologiaj argumentoj, kiuj baziĝas sur teorioj de genetika determino. Tiumaniere, hierarkia strukturo ene de popolo kaj socio regata de elitoj, praviĝas kvazaŭnature.

Kontraŭkapitalismo[redakti | redakti fonton]

Oni taksas, ke la liberala impulso de la franca revolucio spronis la individuan strebadon al feliĉo, kiu manifestiĝas hodiaŭ per la kapitalismema negocista animstato de la homoj. La homo estas degradita al konsumanto. Ĉi tie la ideologio de la nova dekstro forte diferencas de tiu, kiun propagandas aktivaj politikistoj de establitaj dekstraj partioj. Ĉe la nova dekstro troveblas fortaj elementoj de dekstra kontraŭkapitalismo (kiu enfokusigas unuopajn negativaĵojn de la kapitalismo pli ol la tuton).

Revalorigo de la antaŭkristanisma pasinteco[redakti | redakti fonton]

Oni deziras la remalkovron de la laŭdire komuna hindeŭropa pasinteco de la eŭropanoj, de la paganaj keltaj-ĝermanaj kultoj kaj la politeismo, kiujn la kristanismo subigis. La judan monoteismon oni figuras kiel fonton de totalismo, klarigante, ke la diversaj diinoj kaj dioj estis enkorpiĝoj de apartaj ideomondoj kaj unu el la bazoj de tolerado. Esprimo de ĉi tiu tendenco estas la novpaganismo. Oni malakceptas kaj la kristanan kaj la marksisman mondrigardojn, kiuj premisas suprenirantan evoluon al fina celo. Iuj reprezentantoj de la nova dekstro preferas ciklan mondrigardon, kiu orientiĝas je la ĉiamaj flusoj kaj malflusoj en la naturo. La nova dekstro direktas sin kontraŭ la juda-kristana tradicio, per kio ĝia ideologio forte diferencas de la tradicia dekstra.

Soci-biologio[redakti | redakti fonton]

La nova dekstro servigas al sia mondrigardo la Soci-biologion, pli specife la etologion. La agresado laŭ tiu estas normala socia maniero de sinesprimo, kaj el tio ili derivas kritikon de la koncepto de homaj rajtoj, kiu evoluis sub influo de kristanismo kaj liberalismo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Kiel antidoton kontraŭ la fenomenoj de disfalo oni rekomendas la retrospektivon al la jam ekzistantaj valortradicioj kaj mitoj, kiuj devas esti rehonoritaj. Laŭ tiu vidpunkto, la mitoj fingromontras al la historiaj devenoj kaj estas esprimoj de kolektiva volo. Tiel la nova dekstro estas kontraŭklerisma. En tiu senco direktita estas la politike motivita kulto de J.R.R. Tolkien renkontebla en italaj novdekstraj rondoj.

Diferencismo[redakti | redakti fonton]

La nova dekstro proklamas la "rajton de diferenco", per kio ĝi pravigas ĉefe la etnan diferenciĝon de la popoloj. Ofte el la rajto fariĝas devo de diferencado. Ekstremaj varioj de ĉi tiu ideologio, kiun esploristoj ofte nomas diferencismo, eĉ egaligas la miksiĝon de popoloj (la "fandpoton") al "etnocido". La franca esploristo de rasismo Pierre-André Taguieff difinis la diferencismon kiel "vidmanieron pri la homaro, kiu prioritatigas la diferencojn inter la grupoj (rasoj, etnoj, popoloj, nacioj, civilizacioj) kaj tendencas esencigi la kolektivajn identecojn" kaj "doktrinon bazitan sur radikala kultura relativismo, kiu premisas la nekunmezureblecon de la kulturoj (aŭ de grupaj mentalecoj) kaj ilian enfermitecon en si mem". Multaj novdekstruloj mem nomas sian diferencisman doktrinon etnoplurismo. La diferencismo rezultigas afinecojn kun kaj partoprenon en politikaj fenomenoj kiel etnismo kaj "liberiga naciismo".

Opozicio kontraŭ "kultura imperiismo"[redakti | redakti fonton]

Multaj novdekstraj konceptoj bildigas la eŭropajn popolojn kiel viktimojn de kultura imperiismo, kies agantoj estas "eksterteritoriaj potencoj". Oni atakas precipe la usonajn kulturajn influojn kiel faktorojn, kiuj inhibas la disvolviĝon de la "identeco" de eŭropaj popoloj. Ĉi tiuj ideoj foje ligiĝas kun ideologio de "tria vojo" inter komunismo kaj ekonomi-liberala kapitalismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nova dekstro datiĝas de la malfruaj 60-aj jaroj, do ne estas striktasence "nova". Kelkrilate ĝi konscie daŭrigas la politikan tradicion de la germana t.n. Konservativa Revolucio, politika movado, kiu en la 20-aj kaj 30-aj jaroj antaŭlaboris por akceptigi la faŝismon en burĝaj-intelektaj rondoj, kiuj ja ne sentis sin dekomence altiritaj al la plebecaj nazioj.

Ĉi tiu politika tendenco havis sian postmilitan lulilon ĉefe en Francio (kie unue vaste uziĝis ankaŭ la termino "nova dekstro"). Fine de la 60-aj jaroj radikalaj dekstruloj en Francio komencis rekoni, ke la klasika partipolitika vojo al la politika regpovo ne plu alportas menciindajn sukcesojn. Baldaŭ ili trovis novan strategion: kelkaj protagonistoj rememoris pri la tezoj de la itala komunisma pensanto Antonio Gramsci, kiu diris, ke la vojo al la politika regpovo en la plej evoluintaj landoj kondukas tra la "metapolitiko". Per tio li celis la strebadon al "kultura hegemonio" per monopoligo por si de unuopaj temkompleksoj kaj aktiviĝo sur la kultura scenejo de iu lando, ekzemple per la fondo de kulturaj revuoj kaj la iniciato de teoria diskurso pri la irenda politika vojo.

La celo ne estis agadi en la politiko de la aktuala tago aŭ atingi bonajn rezultojn okaze de elektoj, sed remuldi mentalecojn kaj disvastigi novan valorsistemon, kies politika realigo eĉ ne estis ilia afero.

En marto de 1968 estis fondita la gazeto Nouvelle École. En januaro de 1969 sekvis en Nico la fondo de la organizaĵo Groupement de Recherche et d'Etude pour la Civilisation européenne (GRECE), en kiu gvide rolas de tiu tempo la ĉefteoriisto Alain de Benoist. Ĝi estis konceptita kiel diskutforumo de la nova dekstro. Ĝia laŭstatuta celo estas plenumi metapolitikajn studojn. GRECE havis jam en 1983 laŭ siaj propraj indikoj ĉirkaŭ 3000 membrojn, organizitajn en 30 lokaj kaj regionaj grupoj. Aldoniĝas rondoj de subtenantoj, kiuj rekrutas el inter ĵurnalistoj, artistoj kaj sciencistoj. Oni fondis eldonejojn.

GRECE eldonas diversajn periodaĵojn, al kiuj apartenas la teoria gazeto Nouvelle École, kiu de 1974 ricevas dotaĵojn de la Académie française. Ĝin subtenis diverstendencaj dekstraj aŭtoroj, ankaŭ el la rasisma kaj faŝisma spektro. Pliaj gazetoj estas Eléments – La Revue de la nouvelle droite, la recenzorevuo Panorama des idées actuelles, Études et Recherches kaj la membrogazeto Le Lien. La legantaro de Nouvelle École ekzemple estas laŭ opiniosondo inter legantoj en la plimulto juna kaj universitate klera.

Tendencoj ene de la novdekstrismo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 90-aj jaroj okazis grava skismo en la franca novdekstro. Anoj de pli dura linio disiĝis de tiuj, kiuj kun de Benoist deziris malfermiĝon al la komunumismo. Jam pli frue apartiĝis de GRECE frakcio, kiu forlasis la vojon de metapolitiko por agadi unue en la franca ekstremdekstra Nacia Fronto (Front National), poste en la Nacia Respublikana Movado (MNR – Mouvement National Républicain), kiu skisme disiĝis de ĝi.

La institucio GRECE kaj ĝiaj eldonaĵoj servis kiel modeloj por la novdekstraj grupoj, kiuj baldaŭ fondiĝis en aliaj okcidenteŭropaj landoj. En Germanio ili donis impulson al similaj rondoj, kiuj jam pli frue estiĝis ĉirkaŭ periodaĵoj kiel Nation Europa kaj Junges Forum, sed restis multe malpli grandaj ol la francaj grupoj. Fine de la 70-aj jaroj formiĝis en Germanio interalie tendencoj nacirevolucia kaj etnoplurisma (ĉirkaŭ la gazeto Wir selbst). Pli grandan popularecon akiris la en 1986 fondita semajna ĵurnalo Junge Freiheit. Novdekstraj grupoj aktivas jam delonge en Italio, Hispanio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj. Analogan rolon de "pensfabriko" kiel GRECE celas plenumi institucioj kiel la Thule-Seminar en Germanio kaj Voorpost en Nederlando. Ekde la 90aj jaroj simile agadas grupoj en kelkaj orienteŭropaj landoj.

La rusia eŭrazia naci-bolŝevisma movado de Aleksander Dugin, kiu komence de la 90-aj jaroj fortiĝis parte per la financa kaj ideologia asisto de okcidenteŭropaj novdekstruloj (de Benoist, Steuckers), dum la lastaj jaroj fariĝis mem sukcesa eksportanto de la eŭraziismo, je kiu kreskanta nombro de ekstremdekstraj grupoj en okcidentaj landoj orientiĝas. Pli frua kunlaboranto de Dugin estis Eduard Limonov, kiu tamen poste pli maldekstriĝis relative al Dugin, kaj kies naci-bolŝevisma partio frontas ŝtatan persekutadon.

Pozicio de la novdekstrismo inter la politikaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

Novdekstruloj restas identigeblaj kiel dekstruloj – malgraŭ la ne ĉiam "tipe" dekstraj ideaj enhavoj kaj stilo de publika elpaŝado – pro la subkuŝanta kontraŭegalisma kaj kontraŭuniversalisma idea fundamento. Necesas diferencigi inter la novdekstrismo kaj la

  • dekstra popolismo kaj faŝismo, kiuj estas partipolitike orientitaj kaj kutime emfaze neintelektulecaj, kiel ankaŭ la
  • tradiciorientita konservativismo (malnovaj dekstraj partioj, kristanaj integristoj kaj fundamentistoj k.s.)

Novdekstruloj ofte nestas en la "griza zono" inter ekstremdekstrismo kaj la establita dekstro, sed kun la specialaĵo, ke ilia mondrigardo kelkloke interkovriĝas kun tiu de iuj maldekstruloj. Ĝuste tio ebligas la de ili praktikatan strategion de la "transversa fronto", per kiu ili celas alianciĝi kun maldekstruloj tie, kie ideologiaj interkovriĝoj ekzistas. Observebla tio estas en la tutmondiĝo-kritika movado, kiel jam pli frue ĉe aferoj kiel la "liberiga naciismo".

Novdekstrismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La diferencismo (pli specife en la formo de etnismo kaj "liberiga naciismo") estas punkto, ĉe kiu la vojoj de la novdekstruloj kaj la esperantistoj kruciĝas. La akcepto de etnismo kiel ideologia akompanaĵo de la esperantismo okazis kaj plu daŭras parte pro la aktiva kunhelpo de movadproksimaj personoj kiel Guy Héraud kaj Yvo J. D. Peeters, kiuj aktivas en novdekstraj medioj. Profesoro Guy Héraud estis grava advokato de la etnismo kaj etnofederaciismo. Li membris en la patronkomitato de Nouvelle École, unu el la organoj de GRECE, kaj kontribuis per pluraj verkoj al la disvolvo de la tezo pri la "sava" potencialo de Esperanto rilate al etnaj kulturoj kaj lingvoj. Multaj imagoj de esperantistoj pri la kultura imperiismo (kiun terminon multaj esperantistoj uzas malstrikte por nomi ĉiajn tendencojn kontraŭajn al la etna diferencismo) kaj pri la neceso disvolvi eŭropan identecon kongruas kun politikaj konceptoj unue disvolvitaj de novdekstruloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]