Nove Davidkovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nove Davidkovo, ukraine Нове Давидково, rutene Новоє Давидково [novoe davidkovo], ruse Новое Давыдково [novoje davidkovo], slovake Nové Davidkovo, hungare Újdávidháza estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve. Nove (ankaŭ similaĵoj), új signifas: nova, David (ankaŭ similaĵoj) signifas: Davido. Antonimo de tiu ĉi vilaĝo estas Stare Davidkovo.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj

Historio

La vilaĝo fondiĝis proksimume en 1400. Ĝis Traktato de Trianon Újdávidháza apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. La komunumo rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj