Novi Bolman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novi Bolman, hungare Újbolmány estas malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Jagodnjak.

Situo

La komunumo situas sur ebenaĵo. Jagodnjak troviĝas 5, Beli Manastir 15, Osijek 29 km-ojn for.

Historio

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Novi Bolman 215 da homoj, (serboj 163 (76 %), kroatoj 14 (7 %), hungaroj 12 (6 %) kaj aliaj).