Novi Kneĵevac
Bazaj informoj[redakti]
Novi Kneĵevac, serbe Нови Кнежевац, hungare Törökkanizsa estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato. Ankoraŭ 8 vilaĝoj apartenas al la municipo.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 7580
- Poŝtkodo: 23330
- Telefonprefikso: +381 230
Situo[redakti]
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo Kikinda-Kanjiĵa. Kontraŭe troviĝas tra la ponto Kanjiĵa.
Historio[redakti]
La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. kaj tenis ĝin preskaŭ 200 jarojn. Poste ĝi apartenis al la Habsburga Imperio. En 1832 Törökkanizsa iĝis kampurbo. Ĝis fine de la 2-a mondmilito la urbo apartenis al Torontál, kie estis distriktejo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la urbon.
Vidindaĵoj estas preĝejoj ortodoksa kaj katolika omaĝe al Martiro Sankta Georgo.