Novi Sad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novi Sad (Vojvodino)
Novi Sad (Vojvodino)
DEC
Novi Sad situas en la verda municipo
Ĉefplaco de Novi Sad
Kulturdomo de Novi Sad

Novi Sad, ankaŭ kroate; serbe kaj rutene Нови Сад, hungare Újvidék, slovake Nový Sad, germane Neusatz estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, ĉefurbo de la provinco aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka (Južnobački Okrug). La nomo signifas nova ĝardeno. Ankoraŭ 1 urbo, 9 vilaĝoj kaj 5 suburboj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, ĉe kunfluejo de kanalo Danubo-Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Beogrado. Kontraŭe situas Petrovaradin.

Historio

Romianoj fondis urbon Cusom, poste avaroj, poste hungaroj ekde 895 vivis tie. Antaŭ la turkoj estis tie malgranda abateja bieno. Serboj servantaj la turkojn fondis la komunumon en 1694, kiu urbiĝis en 1748. Post la turkoj alvenis homoj el diversaj reginoj de Habsburga Imperio. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon. Fine Novi Sad apartenis al SHS. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis. En 1942 jugoslaviaj partizanoj (tiutempe nelegalaj laŭ la milita juro) suferigis la loĝantaron. Sekve la hungara armeo faris tuturban razion, pli, ol mil homoj estis murditaj. Hungario enkarcerigis estrojn de la raziuloj. En 1944 Jugoslavio reokupis la regionon, partizanoj alvenis la unua, kiuj venĝis la razion. En la tuta regiono resume 40000 da hungaroj malaperis, oni rememoras pri nemarkitaj tomboj. La tuta germaneco estis deportita.

Dum la socialismo la urbo havis plurlingvan radiostacion. La hungarlingva dissendo estis aŭdata ankaŭ en Hungario pro la malsamaj kaj interesaj programoj.

En 1988 okazis jogurtorevolucio, ĉar oni ĵetis jogurtojn al la politikistoj. En 1999 NATO bombardis la urbon, la pontoj detruiĝis. Nun en Serbio ĉi tiu urbo estas la dua plej granda, loĝantaj serboj, kroatoj, hungaroj, slovakoj, germanoj kaj rutenoj.


Famuloj

Vidindaĵoj

Esperanto en Novi Sad

Tie ekloĝis Miĥail Solovjev en 1926, kaj tie okazis kongreso de SAT en 1969.

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ