Novi Slankamen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novi Slankamen, serbe Нови Сланкамен, hungare Újszalánkamén [UjsalAnkamEn] estas granda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Inĝija. Novi, Нови kaj Új signifas: nova.

Loko de la municipo en Serbio

Bazaj informoj

Geografio

Novi Slankamen etendiĝas laŭ dekstra bordo de Danubo, kie Tiso enfluas ĉe la alia bordo; laŭ flankovojoj. Inĝija troviĝas 15 km.

Mapo pri municipo Inĝija
Preĝejo de Novi Slankamen

Historio

Ekde la 16-a jarcento la loko apartenis al la Osmana Imperio. Post fine de la turka dominado diversaj popoloj alvenis. Ĝis Traktato de Trianon aŭstria-hungara kontrolo okazis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. Ĝis disfalo de Jugoslavio plejparte kroatoj vivis tie, sed ili grandparte forlasis la vilaĝon, dume alvenis serboj el tiuj lokoj, kie ĉesis la serba kontrolo. En 2002 loĝis en Novi Slankamen 2755 serboj (80 %), 544 kroatoj (16 %), 37 jugoslavianoj, 20 hungaroj, 10 slovakoj, 6 ciganoj kaj aliaj. La loĝantaro daŭre malpliiĝas dum la lastaj jardekoj.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Fontoj