Novigado de la evangela eklezia muziko en Germanujo post 1920

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La novigado de la evangela eklezia muziko en Germanujo post 1920 klopodis pri nova sanktigo de la muziko de la evangela diservo.

La novigomovado de la evangela eklezia muziko estis envolvita en novklasikismo traira la tutan eŭropan muzikan kulturon ekde proksimume 1920. Ĝi radikis en la kantmovado kaj transprenis el ĝi la volon al facila prezentebleco, al kantebleco de la melodioj kaj al tuja komprenebleco por la aŭskultantoj. Romantismaj kantoformoj sentataj kiel subjektivaj estis ekskludataj favore al rekonsciiĝo pri la forto de linieco, travivebla en la protestanta ĥoralo, kaj la interplekto de liniaj energioj al polifoniaj streĉoj. Mezurdona modelo de la kompoziciaj teknikoj estis la nurvoĉa muziko de la germana altbaroko, ekzemple la ĥormuziko de Heinrich Schütz.

Plej elstara reprezentanto de la novigomovado de la evangela eklezia muziko post 1920 estas Hugo Distler. Krom li interalie Kurt Thomas kaj Johann Nepomuk David estis famaj reprezentantoj de ĉi tiu eklezimuzika reformmovado.