Novjara deziro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novjara deziro kreita per enmeto de teksto sur fotografio (Sur la foto estas skribite: Por ke ankaŭ vi la tutan jaron elstaru!
Ceramika neĝero kun deziro uzita kiel novjara deziro

Novjara deziro (PF – derivita de la franca Pour féliciter – „por feliĉo“) estas karteto kun deziro en la novan jaron. La pli supre menciita PF estas invento de grafo Chotek z Chotkova a Vojnína kaj en la franca ĝia "deveno" estas nur tia, ke estis uzita la francaj vortoj rilate al tiama kutimo de uzado de la franca lingvo kiel diplomatia lingvo. Sed la esprimo "Pour féliciter" en kunigo kun la deziro al novjaro estis nekonata kaj eĉ ne hodiaŭ tie tiu ĉi pure ĉeĥa fenomeno ne aperas. Devene temis pri specifa arta verko, per kiu deziris belartistoj al siaj konatoj kaj patronoj. Poste la artistajn novjarajn dezirojn komencis ĉe la belartistoj mendi artistoj el aliaj fakoj kaj riĉaj homoj. Malriĉuloj ekreagis al tio per forsendado de propraj kreitaĵoj, pli poste komencis seria produktado, kaj tiel la limoj iom malakriĝis.

En la socio kiel persona novjara deziro estas sendata kutime kiel klasika bildkarto aŭ la tiel nomata dismetiga deziro (kartona dufolio). Kontraŭe al tio firmaaj novjaraj deziroj klopodas esti originalaj, tial ili estadas de diversspecaj formoj, motivoj, grafikaj prilaboroj kaj funkcioj. La novjaraj deziroj eĉ de tempo al tempo ne estadas nek paperaj kaj plataj - reklama kaj marketa industrioj ĉiujare elsputos kvanton de objektoj difinitaj al la novjara deziro. Sed kun evoluo de elektronika komunikado la klasikaj korpaj novjaraj deziroj estis forpuŝitaj per virtualaj - oni sendas retpoŝtojn, kie ili abunde eluzas la t.n. elektronikajn bildkartojn - plimulte kurta sceno en formato de FlashSMS. Malgraŭ tio la tradicio de la klsaikaj novjaraj deziroj daŭras kaj senĉese pli da homoj denove revenas al ili por ilia aparteco.

La novjaraj deziroj en la devena senco de vorto (t.e. faritaj per origina grafika tekniko kaj plejparte dissendataj fare de artistoj estas elserĉata kolektista varo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]