Novkaledonia korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Novkaledonia korvo
Novkaledonia korvo
Novkaledonia korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. moneduloides
Corvus moneduloides
(Lesson, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La novkaledonia korvo (Corvus moneduloides) estas granda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj kaj de la genro Corvus. Ĝi estas endemismo de Novkaledonio kaj Lojaleca insularo. Tiuj korvoj estas la ununuraj neprimataj animaloj konataj pro esti inventintaj novajn ilojn per modifo de jam ekzistintaj, kaj poste esti pasintaj tiuj novigojn al aliaj individuoj de la kultura grupo. Oni konas, ke ili ankaŭ faras ilojn en naturo de tute diferenca materialo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Novkaledonia korvo (Corvus moneduloides) estas mezgranda korvo (40 cm longa) simila laŭ grando al la Blanknuka korvo sed malpli svelta. La birdo estas tutnigra kun riĉa brilo ĉe la plumoj de purpura, malhelblua kaj iom verda nuancoj sub bona lumo. Ankaŭ la beko, piedoj kaj gamboj estas nigraj. La beko estas mezgranda, sed malkutima pro tio, ke la pinto de la suba makzelo estas supren kurba kio donas aspekton ĉizilforman.

Kapablo fabriki ilojn estis supozita unika por primatoj, distingante homojn kaj ties plej proksimajn parencojn el (laŭŝajne) malpli inteligentaj estaĵoj. Sed homoj kaj simioj ne estas ununuraj kiuj havas ilfaran kapablon. Korvoj surprizis la sciencokomunumon kiam filmita informo uzante etajn "korvokameraojn" ĉe la vostoj de Novkaledoniaj korvoj montris, ke la birdoj kreas antaŭenigitajn ilojn. Oni observis unu korvon dehakante bastonetojn kaj foliojn per sia beko por konstrui kaptilojn por kapti larvojn el la grundo. La Novkaledoniaj korvoj estas la ununuraj konataj neprimataj animaloj kiuj kreas kaj uzas novajn ilojn.

La voĉo estas priskribita kiel milda ŭaa-ŭaaŭak-ŭak, foje kiel raŭka ŭaaaaŭ.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu aŭstralazia birdospecio estas endemismo de insuloj de Novkaledonio kaj Lojaleca insularo en Pacifiko, kie ĝi loĝas en la novkaledoniaj pluvarbaroj.

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ampleksan gamon de manĝaĵoj inklude multajn tipojn de insektoj kaj aliajn senvertebrulojn (kelkaj kaptitaj dumfluge vigle kaj lerte, inklude noktoflugantajn insektojn kiuj estas kaptataj krepuske), ovojn kaj birdidojn, helikojn (kiujn ili faligas el alto sur malmolaj ŝtonoj), kaj diversajn nuksojn kaj semojn. Oni scias, ke ili uzas plantan materialon por krei hokilojnfiŝhokojn por elpreni larvojn el eno de bastonoj kaj branĉoj. Tio montras grandan inventemon en la serĉado de manĝaĵo.

La nesto estas konstruita en arbo, kie la ino kutime demetas 2 ovojn el septembro al novembro.

Ilfarado[redakti | redakti fonton]

La Novkaledonia korvo estas la ununura nehoma specio kiu posedas informojn pri inventado de novaj iloj per modifo de ekzistintaj kaj posta pasado de tiuj novigoj al aliaj individuoj de sia kultura grupo. Gavin R. Hunt kaj siaj kolegoj de la Universitato de Auckland studis la ilojn kiujn la korvoj faras el folioj de pandano:

Citaĵo
« Korvoj tranĉadas la folibordojn kaj disŝiras zonetojn de vegetaĵo per kiuj ili povas esplori insektoloĝatajn fendojn. Tiuj iloj estis observitaj kiel tri tipoj: mallarĝaj bendoj, larĝaj bendoj kaj multiŝtupaj bendoj —kiuj estas larĝa en unu pinto kaj, per fabrika procezo kiu inkludas laŭvicajn tranĉaĵojn kaj ŝiraĵojn, iĝas mallarĝa je la mala pinto.[1] »

Observado de la distribuado de 5,500 foliaj restaĵoj forlasitaj el la tranĉoprocezo sugestas, ke la mallarĝaj kaj ŝtupaj iloj estas pli antaŭenigitaj versioj de la larĝa tipo. "La geografia distribuado de ĉiu iltipo en la insulo sugestas unikan originon, pli ol multaj sendependaj inventaĵoj". Tio implicas ke inventoj, kiu supozigas delikatan ŝanĝon en la fabrika procezo, pasas el individuo al alia.[2]

La Novkaledonia korvo ankaŭ spontanee faras ilojn el materialoj ne troveblaj en la naturo kaj estas la ununura nehoma specio pri kiu oni konas, ke faras tion. En 2002, priserĉistoj Kacelnik kaj ties kolegoj de la Universitato de Oxford observis paron de Novkaledoniaj korvoj nomigitaj Betty kaj Abel:

Citaĵo
« La ilfara kapablo de Betty aperis hazarde dum eksperimento en kiu ŝi kaj Abel devis elekti inter hoka kaj rekta dratoj por trafi etajn pecojn de porkokoro, ties preferata manĝaĵo. Kiam Abel uzis la hokan draton, Betty faldis la rektan draton kiel hoko kaj uzis la ilon por elpreni peceton el manĝaĵo el vertikala manĝujo. Tiu eksperimento estis la unua fojo kiam korvoj estis vidataj uzantaj dratojn.[3] »

Sekve, tiu kapablo estis pruvita per serio de sistemaj eksperimentoj. El dek sukcesaj klopodoj, Betty faldis la draton naŭfoje. Abel trafis la manĝaĵon unufoje, sen faldi la draton.[4] La procezo kutime komencis kiam Betty devis klopodi atingi la manĝaĵon per la rekta drato kaj tiam ŝi faris la hokilon el ĝi per faldo je diferencaj manieroj, kutime per ŝovo de unu pinton de la drato sub io, kaj poste uzante la falditan hokon por eltiri la ujon.

Klars, hokokreado de Betty ne povas esti atribuita al formo aŭ plifortigo de hazarde generata kutimaro. En 2004, Gavin Hunt observis, ke ankaŭ korvoj en naturo faras hokojn, sed adaptado al nova materialo kiu estas drato estis klare noveca, kaj ankaŭ intenca. Tiu tipo de intenca ilfarado, eĉ se ĝi ĝeneraligas antaŭan sperton al tute nova kunteksto, estas preskaŭ nekonata en la animala mondo. Eĉ ĉimpanzoj suferas grandan malfacilon por similaj novecaj taskoj.

Uzado de metailoj[redakti | redakti fonton]

Ĵusaj eksperimentoj montras, ke la Novkaledoniaj korvoj povas uzi unu ilon por agadi ĉe alia por atingi taskon, je nivelo rivala al la plej bonaj atingoj de primatoj.[5][6][7]

La eksperimento estis farata de la teamo de Auckland kaj inkludis meton de manĝaĵo en skatolo for de la atingo de la korvoj, kiuj ricevis tro mallongan bastoneton por atingi la manĝaĵon, sed per tiu ili povis atingi pli longan bastoneton, kiu siavice estis uzata por atingi la manĝaĵon. Tiu komplika kutimaro implicas, ke ilo povas esti uzata ĉe nemanĝaj objektoj aŭ celoj, kaj prokraste rilate la urĝon atingi rekte la manĝon. Tio estis solvita de ses el sep birdoj dum la unua klopodo, kaj estis antaŭe vidata nur ĉe primatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Pickrell. "Crows Better at Tool Building Than Chimps, Study Says, National Geographic News, 2003-04-23. Kontrolita 2007-05-03.
  2. Hunt, G.R. and Gray, R.D. (2004). "Direct observations of pandanus-tool manufacture and use by a New Caledonian crow (Corvus moneduloides).", gazeto : Animal Cognition, volumo : 7, paĝoj : 114–120. COI:10.1007/s10071-003-0200-0. Alirita 2007-05-03. (PDF)
  3. Robert Winkler. "Crow Makes Wire Hook to Get Food, National Geographic News, 2002-08-08. Kontrolita 2007-05-03.
  4. Weir, A.A.S., Chappell, J., & Kacelnik, A. (2002). "Shaping of hooks in New Caledonian crows", gazeto : Science, volumo : 297, numero : 5583, paĝoj : 981. COI:10.1126/science.1073433
  5. Alex H. Taylor, Gavin R. Hunt, Jennifer C. Holzhaider and Russell D. Gray (2007). "Spontaneous Metatool Use by New Caledonian Crows", gazeto : Current Biology, volumo : 17, numero : In Press, paĝoj : 1504. COI:10.1016/j.cub.2007.07.057
  6. "Crows match great apes in skilful tool use, The Guardian, 17a de aŭgusto 2007. Kontrolita 2007-08-17.
  7. Morelle, , "Cleverest crows opt for two tools, BBC News, August 16 2006. Kontrolita 2007-08-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]