Novkastela Esperanto-Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novkastela Esperanto-Societo (NES) estas organizaĵo kiu promocias la Internacian Lingvon en Novkastelo, aŭstralia havenurbo 160 km norde de Sidnejo. NES estas loka grupo en la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio kaj en la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libro Esperanto en Aŭstralio verkita de Ray Ross, Esperanto unue aperis en Novkastelo en 1923 kun klaso ĉe WEA (Worker's Education Association - Laborista Edukado-Asocio) kun 30 partoprenintoj.

En 1980, estis malgranda grupo en Novkastelo pri kiu oni scias malmulton.

En 2002, tiam 13 jarojn aĝa Jonathan Moylan fondis Novkastelan Esperanto-Asocion. La grupo baldaŭ ŝanĝis la nomon al Novkastela Esperanto-Societo. La grupo organizis kursetojn kaj budojn ĉe lokaj festoj kiel Stomp, Fiesta, ktp. En 2003, NES, kune kun la Huntera Branĉo de la Aŭstralia Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj kaj la Multkreda Asocio de Novkastelo, okazigis seminarion pri Esperanto ĉe la Universitato de Novkastelo. Ĉeestis, interalie, la federa parlamentano pri Novkastelo, Sharon Grierson, kaj la tiama Prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, Matthew Maguire.
En 2004, WEA (vd. supre) decidis denove fari kurson pri Esperanto instruata de S-ro Moylan kaj tiu lasta okazigis postan kurson ĉe la Migrant Resource Centre (Migrintula Rimed-Centro) en 2005. En 2004, NES ankaŭ helpis la Hunteran Branĉon de la Aŭstralia Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj okazigi feston ĉe la urbodomo por la internacia tago pri homaj rajtoj kaj la samtaga 50a datreveno de la Rezolucio de Montevideo pri Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]