Novkristano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novkristano estas nomigo kiun ricevis historie en Hispanio la personoj konvertitaj al kristanismo kiuj antaŭe estis praktikantaj alian religion (judismoislamo, ĉefe), aŭ ties posteuloj eĉ dum kelakj generacioj post la komenca konverto. La koncepto kontraŭas kun tiu de la malnovkristano, kio pli ol havi kristanajn praulojn "kvarflanke" ekde senmemora tempo praktike reduktiĝis al supreniro ĝis la gepatroj kaj kvar geavoj.[1]

Priskribo

La nomigo de Novkristano aplikiĝis ĉefe al la familiojn kiuj estis devigataj adopti la kristanismon, fundamente la judojn ekde la pogromoj de 1391. La ekzisto de tiu kategorio indikas la malmultan fidon kiun havis la religiaj aŭtoritatoj je la efiko de tiuj devigaj konvertoj, ĉar la novkristanoj estis ĉiam sub suspekto praktiki sian eksan religion sekrete (kriptojudismo), kio kutime estis vere en tiuj kiuj estis devigitaj al konverto, sed ne nepre ĉe siaj posteuloj.

La "sangopuro" aŭ "sango sen mikso" kiu atribuiĝis al la nomitaj malnovkristanoj estis alifalnke ankaŭ ideo sen multa fundamento. Se escepti la plej nordajn loĝantarojn, estis malprobabla ke ekzistas multaj loĝantoj de la Iberia Duoninsulo kiuj ne havas islamanan aŭ judan praulon, ĉar spite la ekziloj kaj la reloĝadoj kiuj implicis la Reconquista, la loĝantoj de la tiama Al-Andalus, ĉefe la islamanoj, plej ofte simple finkonvertiĝis kaj adaptiĝis al la socio de la kristanaj konkerintoj, same kiel iliaj kristanaj praprauloj konvertiĝis al Islamo post la araba konkero. La diferenco inter malnovkristanoj kaj novkristanoj, tiele, baziĝas sur la fakto ke tiuj ĉi estis rezulto de la lastaj konvertoj, realigitaj devige antaŭ projekto de uniformigo kaj politika kaj religia iniciatita de la Katolikaj Gereĝoj.

La deviga konverto estis postulo necesa por ke la inkvizicio (setlita specife por ili en 1478) povu agadi kontraŭ la novkristanoj, ĉar tiu oficiale persekutis nur la herezon, tio estas, la devojigo de la katolika ortodoksismo kaj ne aliajn religiojn. Tiele, la judoj kaj (pli rare, sed ankaŭ) islamanoj kondamnitaj estis tiaj ne pro ties kondiĉo de membroj de aliaj religioj, sd pro la devojigo de la kaolikismo kiun oficiale ili praktikis.

La pluhavo de la diferenco inter novkristano kaj malnovkristano fuŝis la celon de reliiga uniformigo, ĉar la novkristanoj, ĉar suferis konstantan vigladon kaj marĝenigon, ne finintegriĝis en la kristana socio kaj estis pli klinemaj al pluhavo aŭ eĉ reveno al la religio de siaj prauloj.

La unua de la konfliktoj estis tiu de la judkonvertitoj, kies socia integriĝo en la kristana komunumo ne estis akceptita, ĉefe ĉar la socia sukceso de kelkaj marranos (porkoj, judkonvertitoj) estis konsiderata de multaj malnovkristanoj kiel malkongrua kun la pluhavo de la klasa socia ordigo, kiu metis ĉiujn en la akurata loko laŭ naskorajto. Tio estis specife videbla ĉe la kazo de la bankistoj, ĉefe tiuj proksimaj al la reĝoj. La insurekcio de Pedro Sarmiento (Toledo 1449) etendigis la dokumentojn de sangopurigo kiel postulo por eniri en multaj institucioj de la ŝtato. La Katolikaj Gereĝoj klopodis per la forpelo de la judoj el Hispanio (1492) savi el la poluado kriptojuda la konvertitojn, sed ĉar estis tute alia la kialo de la marĝenigo, la problemo pludaŭris eĉ ŝanĝe dum la tuta Moderna Epoko.

La dua ekzemplo de tio estis la moriskoj, kies socia situacio estis tute diferenca: ili ne estis disigitaj en ĉiu urbo kiel la judkonvertitoj, sed koncentritaj en kamparaj komunumoj kaj suferantaj ĉiutage duran preskaŭfeŭdismon, kie ties situacio socie malsupra estis garantio de submetado, kiu fine ne plenumiĝis. Kvankam la enmeto de la kristanismo inter ili ankaŭ ne estis efika, multaj el tiuj kiuj insurekciis dum la nomita Milito de Alpuĥaroj meze de la 16a jarcento estis sincere kristanoj, aŭ almenaŭ ne kontraŭstaris ĝin post la deviga bapto de siaj prauloj (1501), sed ili revenis al islamo (aŭ al la tipo de populara pseŭdoislama religieco kiu survivis) antaŭ la ĉikanado de la aŭtoritatoj, kiu inkludis ties devigan disigon tra la interno de la duoninsulo, antaŭ la timo ke ili povus agadi helpe al la turkoj kiuj minacis la marbordon. Kiam oni decidis la forpelon de la moriskoj en 1610, denove okazis ke multaj el la forpelitaj estis kristanoj, kiuj alvenintaj al siaj ekzilejoj devis konvertiĝi al Islamo por integriĝi tie.

La kondiĉo de novkristano estis socia malhonoro el kiu multaj klopodis liberigi sin falsigante siajn genealogiojn aŭ enirante en la eklezia hierarkio kaj eĉ en la Inkvizicio. La malhonoro restis surloke (ekzemple kiel popola ideologio en Hervás (Provinco Cáceres) foje ĝis la komenceo de la 20a jarcento: eĉ fine de la 19a jarcento, seminariano el la majorkaj ĉuetoj (tio estas, apartenanta al tiu komunumo konsiderata kiel "juda", spite esti katolika ekde jarcentoj), estis malakceptita kiel pastro ĉar oni diris, ke li estas novkristano. Ĝis meze de la 20a jarcento, la ĉuetoj havis ankoraŭ malfacilaĵojn pro la samaj kialoj por aliĝi al institucioj kiel religiaj kolegioj. Same kiel okazis ĉe la moriskoj, multaj ĉuetoj interesiĝis ĵuse pri judismo kiun oni atribuis al ili dum jarcentoj kaj kiu fakte estis tute malvera. Eĉ tridek ĉuetaj familioj elmigris al Israelo en 1959.

Konverso

Konverso (en hispanlinve converso, "konvertiĝinto", el la latina conversus) kaj la virina conversa, temas pri judoislamano kiuj konvertiĝis, aŭ devigitaj aŭ pro religia indiferenteco por ĝui de la asimilado en Hispanio, al katolikismo]], aparte dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj.

Oni vidu la precipajn artikolojn:

  • Morisko por la konvertiĝinto de la islama (nordafrika) grupo.
  • Marano por la konvertiĝinto de la juda religio. La termino marano (marrano hispane) estas uzata aparte por indiki kaŝjudojn, nome tiuj kiuj sekrete daŭrigis konfesi kaj praktiki judismon.

La judaj konversoj = conversos estis ofte suspektitaj konservi kaj sekrete praktiki iliajn pasintajn ritojn, kaj estis aparta celo de la hispana inkvizicio, sed nekredeble kontribuis al la kultura kaj politika vivo de Hispanio, kaj inkluzivas Terezan el Avilo kaj, oni diris, ankaŭ Grandan Inkvizitoron Tomàs de Torquemada, kiuj laŭ iuj historiistoj estis origine judoj de familioj konvertiĝintaj al kristanismo [2].

Religiaj konversoj

La konversa fratulo en katolika konvento indikas personon kiu, kvankam, jure kaj fakte, samdigna kun ĉiuj aliaj religiuloj, estis destinita zorgi precipe pri la materiaj bezonoj de la komunumo kaj helpi la sacerdotojn plenumi la paŝtistajn oficojn. Ankaŭ en la virinaj monaĥejoj tio realiĝas. Hodiaŭ tamen tiu figuro ekmalaperas.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke La tragedio de la konvertitoj en Hispanio, Michael Jones greke Bibliografio de 344 enhavaĵoj (en angla)

Bibliografio

  • Contreras, Jaime: Curso de doctorado en la Universidad Autónoma de Madrid, 1988 Los conversos. (Prelego) París: Instituto Cervantes, 1999 La identidad del converso en España y fuera de España

Notoj

  1. "La kondiĉo de malnovkristano devis esti demonstrita per sep baptaktoj: tiuj de la postulanto, liaj gepatroj kaj liaj kvar geavoj" (tiukaze por advokataro) online/55/55 006.htm.
  2. Certas ke Tereza naskiĝis el patro origine de kristaniĝinta juda familio