Novlandaj Grandaj Benkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta la Novlandajn Grandajn Benkojn.

La Novlandaj BenkegojNovlandaj Grandaj Benkoj (france: Grands Bancs, angle: Grand Banks) estas grupo de subakvaj ebenaĵoj sudoriente de Novlando ĉe la kontinenta ŝildo el Nordameriko. Tiuj areoj estas relative neprofundaj, game el 24–100 m de profundo. La malvarma Labradora Marfluo mikssiĝas tie kun la varmaj akvoj de la Golfa Marfluo.

La mikso de tiuj akvoj kaj la formo de la oceana fundo nutras la surfacon. Tiuj kondiĉoj helpis krei unu el plej riĉaj lokoj por fiŝkaptado de la mondo. Ĉefaj fiŝospecioj tiurilate estas moruo, spadofiŝo, eglefino, kaj kapelino. Gravaj marfruktoj estas pektenoj kaj omaroj. La areo enhavas ankaŭ grandajn koloniojn de marbirdoj kiaj la Norda sulo, pufinoj, kaj mergenoj kaj diversaj marmamuloj kiaj fokoj, delfenoj, kaj balenoj.

Aldone al efiko pri nutrado, la mikso de kaj malvarmaj kaj varmaj marfluoj ofte kaŭzas nebulon en la areo. Ĝi gravas pro ties proksimo al la vrakoloko de la ŝipo Titanic, kaj tiele la starta punkto de la ekspedicioj al Titanic.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Koordinatoj: 45° 14′ 13″ N 50° 59′ 21.2″ U / 45.23694 °N, 50.989222 °U / 45.23694; -50.989222 (mapo)