Novmaltusanismo kaj anarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novmaltusanismomaltusanismo estis burĝa movado, kiu ĉefe gravis inter sciencistoj kaj intelektuloj. En 1869 la verko de Drysale estis tradukita al la franca, kio helpis la alproksimigon de la novmaltusanisma idearo al progresemaj medioj, kiel ĉe liberpensuloj, liberecanoj, anarkiistoj, ktp. Ĉirkaŭ 1896 Paul Robin, influita de tiu idearo, proponis la fondon de la Ligo por la Homa Regenerigo, kiel socipolitika movado cele la aplikigon de la maltusa idearo kaj ĉefe en la progresema laborista movado kaj inter anarkiistoj. La ideo estis, ke ju pli da proletaro estas je la servo de burĝuloj, des malpli altaj estas la salajroj kaj des pli alta la vivkondiĉo de la laboristaro. Krome ju pli da membroj estas en proletaraj familioj, des malpli da resursoj estos por ĉiu el ili; do oni suferos pli da malsato.

Tiuj ideoj estos malakceptitaj de la Internacia Kongreso de Saint-Imier en 1872 kaj de anarkiismaj gravuloj, kiel la fratoj RéclusKropotkin: la kontraŭstaro baziĝis sur la ideo, ke la forto de la proletaroj estas ties multnombro: se ili malpliiĝas, ili malfortiĝas. Tamen la polemiko daŭris same en la liberecanaj medioj kiel en la ĝenerala medio. Oni pridiskutis la ideologiajn argumentojn, sed ankaŭ teknike pri metodoj kaj kontraŭkoncipiloj. El tiu polemiko naskiĝis komence de la 20-a jarcento la eŭgeniko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.