Novo Orahovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novo Orahovo troviĝas en la verda municipo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Novo Orahovo, serbe Ново Орахово, hungare Zentagunaras estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka, en municipo de Bačka Topola. Ĝis 1947 la slava nomo estis Gunaroš.

Situo[redakti | redakti fonton]

Novo Orahovo situas sur ebenaĵo. La ĉefvojo troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj sarmatoj vivis tie. En la 13-a jarcento la tiama vilaĝo nomiĝis Likasegyháza. Dum la turkoj Likasegyháza senhomiĝis. Poste la loko iĝis paŝtejo, baldaŭe farmoj kaj biencentroj formiĝis. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 1946 rutenoj alvenis. Ekde 1972 la komunumo evoluis laŭ plano. En 2002 loĝis en Novo Orahovo hungaroj 1737 (86 %), rutenoj 181 (9%), serboj 59 (3 %) kaj aliaj.