Novobarovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novobarovo ukraine Новобарово, hungare Újbárd estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv. Novo kaj új signifas: nova.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Novobarovo situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo sub monto 454 m-ojn alta.

Historio

La unua mencio okazis en 1389 laŭ tiama hungara formo kaj ortografio "Wybarfalwa". En 1910 vivis en Újbárd 992 loĝantoj (799 rutenoj, 167 germanoj, 13 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Novobarovo. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj