Novokosino (stacio de Moskva metroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

080

Novokosino
ruse Новокосино
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo, Reutov
Situo Novokosino (Orienta arondismento), Reutov (Moskva provinco)
Geografia situo 55° 44′ 42″ N, 37° 51′ 50″ O (mapo)55.745137.8638Koordinatoj: 55° 44′ 42″ N, 37° 51′ 50″ O (mapo)
Novokosino (Moskvo)
Novokosino (Moskvo)
DEC
Novokosino
Novokosino
Novokosino
Situo de Novokosino
Map
Novokosino
Kajoj 1
Historio
Konstruado 20082012
Malfermo 30-a de aŭgusto 2012
Arkitektoj
  • L.Borzenkov
  • M.Voloviĉ
  • S.Kostikov
  • T.Nagijeva
  • N.Soldatova
  • V.Uvarov
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Kodo 186, Нк
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Novogirejevo
vdr

Novokosino (ruse Новокосино) estas fina stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas najbare al stacio Novogirejevo en orienta parto de Moskvo (en samnoma distrikto) kaj en suda parto de apudmoskva urbo Reutov. Ĝi lokiĝas inter Suzdalskaja strato kaj Nosoviĥinskoje ŝoseo. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas L.Borzenkov, M.Voloviĉ, S.Kostikov, T.Nagijeva, N.Soldatova, V.Uvarov. La stacio estis konstruita de kompanio "Transinĵstroj".

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Ekzistas okcidenta kaj orienta vestibloj kunligitaj kun platformo per ŝtuparoj kaj liftoj por invalidoj; per ili atingeblas elirejoj surteren. Elirejoj estas kovritaj de vitraj pavilonoj, ĉe ili ekzistas liftoj.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:30-1:00.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La stacio estis nomita "Novokosino" verŝajne de samnoma distrikto de Moskvo. En eka projekto estis ankaŭ nomo "Gorodeckaja".

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ decido de Moskva registaro projekta laborado pri plilongigo de Kalininskaja metrolinio je 3,23 km estas planita al eko de 2008 kaj malfermo de nova stacio - al 2010. En 2008 ekiĝis konstruado de tiu ĉi nova parto de linio. Tamen poste konstruado de stacio estis translokigita al 2010 kaj la 17-an de novembro 2009 oni oficiale asertis ke ĝia malfermo plej verŝajne okazos en 2012. la 18-an de septembro 2010 urbestro Jurij Luĵkov asertis ke stacio estos malfermita meze de 2012.

Oficiala malfermo de la stacio

Post interrompo pro manko de financado laborado denove ekiĝis fine de 2010, tiam "Novokosino" fariĝis unuavica objekto en ĝenerala plano de Moskva metroo. Tiam estis donitaj 15,6 miliardoj da rubloj por tio. La 2-an de oktobro 2011 estis finkonstruitaj du ĉefaj tuneloj kaj en eko de 2012 tie estis starigitaj reloj.

Matene 23-an de aŭgusto 2012 laŭ nova vojo traveturis unua prova trajno. Malfermo de stacio okazis la 30-an de aŭgusto 2012, ĝin partoprenis Prezidanto de Rusio Vladimir Putin.

Post ekuzo de nova metrostacio ŝanĝigis kelkaj inineroj de surtera transporto.

Dekoro[redakti | redakti fonton]

La stacio estis dekorita en griza-nigra-blanka tono. Muroj ĉe trakoj estas kovritaj de malhela marmoro. Ĉe volbo estas pendantaj lumiloj.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Elirejo al la strato Gorodeckaja
  • Du el la kvar elirejoj de la stacio apartenas al teritorio de Moskva provinco (urbo Reutov), malgraŭ ke la stacio situas en Moskvo. En 2012 - 2013 "Novokosino" estas sola tia stacio de Moskva metroo.
  • "Novokosino" estas lasta metrostacio konstruita dum estreco de Jurij Luĵkov. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej longe konstruataj metrostacioj de Moskvo dum lastaj jardekoj (oni konstruis ĝin dum 3 jaroj preskaŭ sen paŭzoj).

Eksteraj transirejoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtobusoj: 14, 21, 79, 613, 706, 706K, 723, 760, 760K, 773, 792, 811, 811K.
  • MCD D4 (stacio Reutovo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]