Novokuznecko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novokuzneck
ruse: Новокузнецк
urbo
Novokuznecka fervoja stacidomo
Blazono
Oficiala nomo: Новокузнецк
Lando Rusio Rusio
Regiono Kemerova provinco
Koordinatoj 53° 45′ N 87° 07′ O / 53.750 °N, 87.117 °O / 53.750; 87.117 (mapo)
Areo 424,27 km² (42 427 ha)
Loĝantaro 547 900 (2010)
Estiĝo 1618
Estro Valerio Cmolego (Urbestro)
Horzono OMST (UTC+7)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +7 3843
Aŭtokodoj 42
Vikimedia Komunejo: Novokuznetsk
Retpaĝo: http://www.admnkz.ru/

Novokuzneck (ruse Новокузнецк) estas plej granda urbo en Kemerova provinco de Rusio. La urbo situas sur ambaŭ bordoj de rivero Tomj. La urbo estas unu el plej granda metalurgia kaj karbomina centro de Rusio.

Urba tago festas en unua dimanĉo de julio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 32 431. La interurba telefona kodo estas 3843, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Historio

La urbo estis fondita en jaro 1929 dum konstruado de metalurgia kombinato, kvankam la unua fortikaĵo de rusia armeo en la loko estis ekde 1618. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1931.

Nomoj

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Kuzneck (Кузнецк) ĝis 1931; (Ekzistas ankaŭ la alia urbo Kuzneck en Penza provinco en Rusio.)
  • Novokuzneck (Новокузнецк) en 1931 ... 1932;
  • Stalinsk (Сталинск) en 1932 ... 1939;
  • Stalinsk-Kuzneck (Сталинск-Кузнецк) en 1939;
  • Stalinsk (Сталинск) en 1939 ... 1961.

Geografio

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 3 horoj (en 2012).

La urbo estas sur ambaŭ bordoj de rivero Tomj, ĉe enenfluo en ĝin de rivero riveroj Aba (Аба) kaj Kondoma (Кондома).

Transporto

En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

Loĝantaro

Kvanto de loĝantoj ekde 1897 ĝis 2008

En jaro 1959 la urbo havis 380 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 549,9 mil loĝantojn.

Religio

La urbo havas multe da religiaj organizoj. Plej granda organizo estas Rusa Ortodoksa Eklezio.