Metroo de Novosibirsko
El Vikipedio
(Alidirektita el Novosibirska metroo)
Metroo de Novosibirsko estas metroo en la urbo Novosibirsko, Rusio.
Ĝi havas du liniojn.
La ruĝa linio de nordoriento al sudokcidento:
Stacioj:
| Stacio | Ruslingva nomo | |
| Zajeljcovskaja | Заельцовская | |
| Gagarinskaja | Гагаринская | |
| Krasnij Prospekt | Красный Проспект | Trairejo en la stacion Sibirskaja de la verda linio |
| Ploŝĉadj Lenina | Площадь Ленина | |
| Oktjabrjskaja | Октябрьская | |
| Reĉnoj Vokzal | Речной Вокзал | |
| Sportivnaja | Спортивная | Neekzistanta kaj projektata stacio! |
| Studenĉeskaja | Студенческая | |
| Ploŝĉadj Marksa | Площадь Маркса |
Inter la stacioj Reĉnoj Vokzal kaj Studenĉeskaja (en perspektivo inter Reĉnoj vokzal kaj Sportivnaja) la ruĝa linio havas grandan ponton tra la rivero Obo (ruse Обь).
La verda linio de okcidento al oriento:
Stacioj:
| Stacio | Ruslingva nomo | |
| Ploŝĉadj Garina-Miĥajlovskogo | Площадь Гарина-Михайловского | |
| Sibirskaja | Сибирская | Trairejo en la stacion Krasnij Prospekt de la ruĝa linio |
| Marŝala Pokriŝkina | Маршала Покрышкина | |
| Berjozovaja Roŝĉa | Берёзовая Роща | |
| Zolotaja niva | Золотая нива | Fermita kelkajn tagojn post la malfermo pro malkonformo al sekureco. Ĝian malfermon en oktobro 2010 kaŭzis nur elektoj. En februaro 2011 ĝi estis denove malfermita. |
Teĥnikaj detaloj [redakti]
Larĝo de trako estas 1520 mm. Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron de tria relo. Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V). Maksimuma rapideco - 80 km/h.