Novosibirsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novosibirsko
(Novonikolajevsk)
ruse: Новосибирск
urbo
Katedralo en Soveta strato en Novosibirsk
Blazono
Oficiala nomo: Новосибирск
Kromnomo: Novosib
Lando Rusio Rusio
Teritorio Siberio
Regiono Siberia federacia distrikto
Provinco Novosibirska provinco
Transporto -
 - fervojo Transsiberia fervojo
 - metroo Metroo de Novosibirsko
Rivero Obo
Situo Novosibirsko
 - alteco 150 m s. m.
 - koordinatoj 55° 01′ 10″ N 82° 55′ 22″ O / 55.01944 °N, 82.92278 °O / 55.01944; 82.92278 (mapo)
Areo 503,1 km² (50 310 ha)
Loĝantaro 1 473 737 (2010)
Denseco 2 929,31 loĝ./km²
Fondita 1893
Urbestro Vladimir Gorodeckij
Horzono UTC (UTC+7)
Poŝtkodo 630000–630992, 901073, 901077
Telefona antaŭkodo +7 383
OKATO 50 401
Aŭtokodoj 54, 154
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Urbaj partoj de Novosibirsko
Urbaj partoj de Novosibirsko
Urbaj partoj de Novosibirsko
Situo enkadre de Novosibirska provinco
Situo enkadre de Novosibirska provinco
Situo enkadre de Novosibirska provinco
Vikimedia Komunejo: Novosibirsk
Retpaĝo: www.novo-sibirsk.ru
Novosibirska stacidomo de Transsiberia fervojo
Katedralo de Aleksandro Nevskij

Novosibirsko (ruse Новосибирск) estas la plej granda urbo de Siberio, kaj la tria plej granda urbo de Rusio. Novosibirsko estas ĉefurbo de la Novosibirska provinco kaj Siberia federacia distrikto ĉe la rivero Obo sur la Transsiberia fervojo.

En Novosibirsko troviĝas internacia flughaveno, enlanda ŝipa haveno, bushaveno kaj haltejo de la Transsiberia fervojo. La urbo estas la krucpunkto de la okcident-siberia nacia kaj internacia komerco, financaj kaj industriaj rilatoj. Tie troviĝas multaj universitatoj kaj altlernejoj (sume 13). Energion provizas interalie la granda Novosibirska hidroelektra centralo.

La urbo estis fondita en la jaro 1893 pro konstruado de ponto de la trasiberia fervojo tra la rivero Obo. Tiam ĝi estis nomita Novaja Derevnja (Новая Деревня). Jam en 1894 ĝi ricevis la novan nomon, Aleksandrovskij (Александровский). Sed ankaŭ ĝi validis nur unu jaron. En 1895 venis la tria nomo: Novonikolajevskij (Новониколаевский).

En 1903 Novonikolajevskij ekhavis la statuson de urbo — kaj jam denove iom alian nomon: Novonikolajevsk (Новониколаевск). En 1925 finfine oni donis la kvinan kaj ĝis nun lastan nomon, Novosibirsko. En 1959 la urbo havis 885.000 loĝantojn, en 2004 estis jam 1.434.000 homoj.

La interurba telefona kodo estas 383, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (ekde la jaro 2005). Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 3 horoj. Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 50401.

Esperanto-movado en Novosibirsko

Citaĵo
 En 1977 Novosibirska centra urba klubo de esperantistoj festis tri jubileojn: la 10-an jaron de oficialiĝo, la 20-an de ekzisto, kaj la 90-an de Esperanto[1] 

Esperantistoj de Novosibirsko

Referencoj

  1. Kurte (informilo) №11

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj