Novosveto (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Novosveto
rus. Новый Свет
ukr. Новий Світ
krim. Novıy Svet
FLA Novyi Svit, Krym, Ukraine.svg COA Novyi Svit, Krym, Ukraine.svg
Apartenas al: Sudaka municipo, Novosveta komunumo
Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 55′ O44.82916666666734.912777777778Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 55′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Loĝantaro: 1 093 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98032
Telefonkodo: +380-6566
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Novosveto (Krimeo)
DMS
Novosveto
Novosveto
Situo de Novosveto sur la mapo de Krimeo

Novosveto (ukr. Новий Світ, rus. Новый Свет, krim. Novıy Svet) estas urbotipa loĝloko en la Sudaka municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas en la sudorienta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la Nigra maro kaj estas populara turisma kaj ripoza loko. En la loĝloko troviĝas la iama bieno de la princo Golicin (unu el la fondintoj de la Krimea vinprodukta industrio) kaj fama produktejo de ŝaŭm-vinoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko situas ĉe la t.n. Verda kreko (Sudaq Liman) de la Nigra maro, en tre pitoreska parto de Krimeo. De ĉiuj flankoj (escepte de la mara) Novosveto estas ĉirkaŭita de montetoj ĝis 474 metrojn altaj. La montetoj ĉirkaŭ Novosveto estas kovritaj de juniperaj arbaroj kaj estas gardataj kiel botanika rezervejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko aperis fine de la XIXa jarcento danke al la klopodoj de princo Lev Golicin, kiu fondis ĉi tie la produktejon de ŝaŭm-vinoj. Komence la loĝloko nomiĝis Paradiz (Paradizo), tamen en la XXa jarcento ĝi estis alinomita Novij Svet (ruse - "la nova mondo"). Onidire, la nom-ŝanĝo okazis post la vizito de la caro Nikolao la Dua, kiu post gustumado de la lokaj vinoj deklaris, ke de nun li vidas la ĉirkaŭan mondon sub tute alia lumo (en la rusa lingvo la vortoj "lumo" kaj "mondo" estas homonimoj kaj aspektas same).

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En la XXa jarcento la loĝloko evoluas ĉefe kiel ripoz-loko. La vin-produktado daŭre restas unu el la plej gravaj branĉoj de la loka ekonomio - la ĉefa entrepreno de la loĝloko estas la vin-uzino "Novosveto", kiu produktas multajn altnivelajn specojn de ŝaŭmvinoj. Krome, Novosveto allogas multajn vizitantojn pro la ĉirkaŭa bela naturo (montoj, kelkaj pentrindaj krekoj).

Bildoj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Sudaka municipo

Urbo: Sudako
Urbotipa loĝloko: Novosveto
Vilaĝoj BogatovkaDaĉnojeGromovkaGruŝevkaĤolodovkaLesnojeMeĵdureĉjeMorskojePerevalovkaPribreĵnojeSolneĉnaja DolinaVeselojeVoron
Loĝloketo: Mindalnoje



Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)