Novpaganismo
El Vikipedio
Novpaganismo estas religiaro de diversaj kredoj kiuj kunhavas multajn religiajn konceptojn. Novpaganismo estas starigita ĉefe kiel revivigo de la eŭropa paganismo kun kelkaj orientaj ideoj kiel la karmo aû la renaskiĝo. Oni povas dividi ĝin precipe je du movadoj: Vikanoj kiuj precipe kredas je la uzado de magio, kaj diversaj ritualoj, kaj tiuj kiuj sekvas ia rekonstruo de antikva historia pagana religio kiel Asatruo.
Paganismo estas tre diverseca religiaro; foje oni diras, ke estas tiom da paganismaj religioj, kiom estas da paganoj. Malgraŭ ke paganoj kreas sian propran kredon, tamen ekzistas multaj principoj komunaj inter ili. Tiuj povas inkluzivi respekton por la naturo aŭ ekologiismo, kulton de gedioj, kredon je magio, uzon de antikvajn mitonj, kaj ofte la kredon je renaskiĝo kaj karmo.
Enhavo |

