Novromano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novromano (Nuove-Roman, Nuove Roman) estas planlingvo proponita de profesoro Johann E. Puchner el Linz, Aŭstrio en 1897. Ĝi estas bazita sur hispana lingvo, sed ne naturalisma kaj tre malmulte similas al baza lingvo.

Ekzempleto: "Ma caloros cuor sub capo fred, esti sia rar union e lo rarism di tode fenomenes". Sed varma koro sub malvarma kapo, estas malofta unuiĝo kaj la pli malofta el ĉiuj fenomenoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Puchner, Johann E.
Gramatica di Nuove-Roman lingua universal
Linz: 1897
(78 p.)

Internationale Revue über die Weltsprache Nuove-Roman. Prof. Puchner. 1909-1.

Puchner, Johann E.
Wörterbuch der Weltsprache Nuove-Roman
Linz: 1908
(412+ p.)