Novlando kaj Labradoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novtero kaj Labradoro)
Novlando kaj Labradoro
Alternativa nomo angle Newfoundland and Labrador
france Terre-Neuve-et-Labrador
Plena nomo Novlando kaj Labradoro
Flago de Novlando kaj LabradoroBlazono de Novlando kaj Labradoro
Devizo: latine Quaerite Prime Regnum Dei
(Serĉu unue la regnon de la Dio)
Mapo de Kanado kun Novlando kaj Labradoro ruĝa
Oficialaj lingvoj angla
Floro Purpura kruĉplanto
(Sarracenia purpurea)
Arbo Nigra piceo
(Picea mariana)
Birdo Atlantika fraterkulo
(Fratercula arctica)
Ĉefurbo Sankt-Johano (Novlando)
Plej granda urbo Sankt-Johano (Novlando)
Leŭtenanta Guberniestro Joan Marie Aylward

(ekde 14-a de novembro 2023)

Ĉefministro Andrew Furey

(ekde 19-a de aŭgusto 2020)

Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

7
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
10-a rango
405.212 km²
373.872 km²
31.340 km² ({7,7%)
Loĝantaro
 - Tuto (2017)
 - Loĝdenso
9-a rango
528430
1,43 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$21,534 miliardoj (9-a)
$41.733 (6-a)
Aliĝo al Konfederacio 31-a de marto 1949 (12-a)
Tempozono UTC-3.5 por Novlando
UTC-4 por Labradoro
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NL (antaŭe NF)
CA-NL
A
Retejo www.gov.nl.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

Novlando kaj Labradoro (ofte nomata simple Novlando; angle Newfoundland and Labrador [nju-faŭnd-LAND and LAB-ra-dor]; france Terre-Neuve-et-Labrador [ternev e labrador]) estas provinco de Kanado. Tiu mara provinco havas du partojn: la insulo de Novlando, 112 299 km², kaj regiono en la Kebekia duoninsulo de Labradoro, 292 218 km², apartigita de la Markolo Bel-Insulo. Novlando kaj Labradoro estas la plej orienta provinco en Kanado. La ĉefurbo estas Sankt-Johano (110 525 urbanoj laŭ la censo de 2021). Laŭ la stato de 2017 en la provinco vivis 528 430 loĝantoj sur areo de 405 212 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km².

La nuna ĉefministro de Novlando kaj Labradoro ekde la 19-a de aŭgusto 2020 estas Andrew Furey. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Joan Marie Aylward.

Antaŭe, la nomo de la insulo estis "New Found Lande" aŭ "Terra Nova" (Lando Nova.) En 1503, la portugalo Gaspar Corte-Real nomis la nordan parton Terra del Lavrador (lando de terkultivisto) ĉar li estis kultivisto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vikingoj atingis Labradoron kaj Novlandon ĉirkaŭ la jaro 1000. En la 15a jarcento, la francoj, hispanoj, eŭskoj, kaj portugaloj fiŝĉasis sur la Grandaj Malprofundejoj apud Novlando. Je la 24-a de junio 1497, Giovanni Caboto, itala esploristo dungita de Britio, atingis la marbordon de Novlando. En 1583, Humphrey Gilbert akiris la insulon por Britio. Ĉiam estis franca ĉeesto en la provinco, sed nuntempe estas nur 2.275 homoj, kiuj parolas la francan. Novlando kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 31-a de marto, 1949 - la plej lastatempa provinco kiu ĝin faris.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]