Novurbo en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novurbo en Eŭropo estas laŭ propra indiko la plej ampleksa urb-amikaro en Eŭropo. En ĝi membras 37 urboj, komunumoj kaj kvartaloj kun nomo signifanta "Novurbo", en sep regnoj de centra Eŭropo[1]:

Mapo de la urboj-membroj

En 2013 ĉi tiuj urboj havis kune preskaŭ duonan milionon da loĝantoj.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

En 1954 la germana urbo Neustadt an der Weinstraße (esperante: Novurbo ĉe la Vinvojo) invitis urbestrojn de urboj nomiĝantaj "Neustadt" al kunveno, kiu decidis ĉiujare aranĝi tiajn kunvenojn. La sekva kunveno okazu en Neustadt in Holstein, sed ne realiĝis. Nur en 1979 la urbestro de Bad Neustadt an der Saale invitis al nova kunveno, kiun partoprenis delegacioj el 16 urboj kun la nomo "Neustadt". En 1980 okazis kunveno en Neustadt an der Aisch. Nun la kunvenoj okazas regule ĉiujare.

Historie multaj el la germanaj urboj kun la nomo "Neustadt" estis "nove" fonditaj ĉirkaŭ la jaro 1200. Por stimuli la fondadon ili parte ricevis certajn privilegiojn.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La urbo-asocio ne havas juran strukturon; ĝi nomas sin mem "laborgrupo" (germane Arbeitsgemeinschaft). La partoprenantaj urboj subtenas la organizadon per 2,5 eŭro-cendoj ĉiujare por ĉiu loĝanto.

Estis akceptitaj ankaŭ urboj el ekster Germanio, kies nomo parte ne estas (eĉ neniam estis) Neustadt, sed havas la saman signifon "novurbo" en alia lingvo.

Agado[redakti | redakti fonton]

La asocio organizas reciprokajn renkontiĝojn de la divers-urbanoj kaj tiucele ofertas specialajn trajn- kaj bus-veturadojn. Estas rilatoj inter samtemaj asocioj kaj inter artistoj en la membroj-urboj. La futbal-teamoj de la urboj, kiuj havas fervojan stacion (do certan grandecon), okazigas ĉampionadojn.

Membroj-Urboj[redakti | redakti fonton]

Informtabulo kun mapo en Neustadt en Saksio

En 2014 la asocio havas 37 membrojn:

  1. Germanio Bad Neustadt an der Saale (DE)
  2. Germanio Bergneustadt (DE)
  3. Germanio Breuberg kun kvartalo Neustadt im Odenwald (DE)
  4. Hungario Dunaújváros (HU)
  5. Nederlando Echt-Susteren (NL) kun kvartalo Nieuwstadt
  6. Germanio Neuenstadt am Kocher (DE)
  7. Germanio Neustadt (Dosse) (DE)
  8. Germanio Neustadt (Hesio) (DE)
  9. Germanio Neustadt (Spree) (DE)
  10. Germanio Neustadt (Wied) (DE)
  11. Germanio Neustadt (Harz) (DE)
  12. Germanio Neustadt (Vogtland) (DE)
  13. Germanio Neustadt (Westerwald) (DE)
  14. Germanio Neustadt am Kulm (DE)
  15. Germanio Neustadt am Main (DE)
  16. Germanio Neustadt am Rennsteig (DE)
  17. Germanio Neustadt am Rübenberge (DE)
  18. Germanio Neustadt an der Aisch (DE)
  19. Germanio Neustadt an der Donau (DE)
  20. Aŭstrio Neustadtl an der Donau (AT)
  21. Germanio Neustadt an der Orla (DE)
  22. Germanio Neustadt an der Waldnaab (DE)
  23. Germanio Neustadt an der Weinstraße (DE)
  24. Germanio Neustadt bei Coburg (DE)
  25. Germanio Neustadt (DE)
  26. Germanio Neustadt in Holstein (DE)
  27. Germanio Neustadt en Saksio (DE)
  28. Germanio Neustadt-Glewe (DE)
  29. Ĉeĥio Nové Město na Moravě (CZ)
  30. Ĉeĥio Nové Město nad Metují (CZ)
  31. Slovakio Nové Mesto nad Váhom (SK)
  32. Ĉeĥio Nové Město pod Smrkem (CZ)
  33. Pollando Nowe Miasto Lubawskie (PL)
  34. Pollando Nowe Miasto nad Pilicą (PL)
  35. Germanio Titisee-Neustadt (DE)
  36. Germanio Waiblingen kun kvartalo Neustadt (DE)
  37. Aŭstrio Wiener Neustadt (AT)

Laŭ sia retejo la laborgrupo "ampleksas la landojn Germanio, Aŭstrio, Nederlando, Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio"[1]. Ne estas klare, ĉu ĉi tio estas priskribo de la nuna stato aŭ intenca restrikto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]