Novzelanda kreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novzelanda bruna anaso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelanda kreko
Novzelanda kreko, masklo
Novzelanda kreko, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. chlorotis
Anas chlorotis
(Gray, 1845)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novzelanda krekoBruna kreko (Anas chlorotis) estas specio de birdo el la grupo de plaŭdanasoj de la tipa genro Anas. Ĝi estas endemio de Novzelando.

La maoria nomo por ĝi estas Pateke. Ĝi estis konsiderata samspecifa kun la neflugaj Aŭklanda kaj Kampbela krekoj en Anas aucklandica; la nomo "Bruna kreko" estis aplikata al la tuta taksono. La Novzelanda kreko de tiam disiĝis, agnoske ke la insulaj A. aucklandica kaj A. nesiotis estas veraj specioj. Ĉe internacia uzado, la nomo Bruna kreko estas ankoraŭ pli komuna ol Novzelanda kreko por tiu birdo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Novzelanda kreko

Temas pri ĝenerale malhelbruna anaso, kiel sugestas la alternativa nomo, kun punkteca kapo kun verda nuanco el la orelareo al la nuko: la latina scienca nomo por la specio chlorotis estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive "verda" kaj "orelo". La beko estas blugriza kun nigraj supra kaj pinta bordoj. En dorso estas pli malhela makuleco kaj flanke videbas malheverda plumo. La blanka okulringo rimarkindas.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Novzelanda kreko

La Novzelanda kreko estas pli noktulo laŭ kutimaro ene de la anasaj standardoj. Tio aspektas esti reago per evoluo al fakto ke plej predantoj de Novzelando, antaŭ la alveno de homoj kaj ties alporto de karnovoraj mamuloj, estis dumtagaj birdoj kiaj la Aglo de Haast aŭ la Rabmevoj.

Ili manĝas per plaŭdado aŭ vertikala merĝo, kiel siaj parencoj. Ties dieto konsistas ĉefe el akvaj senvertebruloj kiaj insektoj kaj ties larvoj, aŭ krustuloj. Ili ŝajne multe ŝatas moluskojn. Malgrandaj specioj kiaj pipi (Paphies australis) kaj grandaj heterodontoj Macomona liliana estas manĝataj kompletaj kaj dispremitaj en la maĉstomako. Por manĝi pli grandajn heterodontojn kiaj la Austrovenus stutchburyi, almenaŭ kelkaj Novzelandaj krekoj disvolvis kuriozan teknikon, ĝis nun nedokumentata ĉe aliaj birdoj, por perforti siajn mildajn bekojn inter la konkojn kaj elŝiri la viandon per Pneŭm-marteleca pumpilmovo. Nokte la Novzelanda kreko manĝas surtere je ioma distanco el la rojoj uzataj kiel rifuĝejoj dumtage (Worthy 2002).

Tiu specio estas endanĝerata kaj loĝas nur ĉe ĉebordaj insuloj. Iam ĝi estis disvastigata en ĉeftera Novzelando, sed ĝi malaperis tie pro enmetitaj predantoj kiaj katoj, hundoj kaj ratoj, kiuj facile predas tiun sentiman, malforta fluganta birdo. Laŭ la klasigo fare de IUCN kiel VU D1, restas malpli da 1000 plenkreskuloj. La specio ĵus estis suprenlistita al endanĝerita fare de Birdlife International (Birdlife 2007), kaj tiu ŝanĝo aperos en la venonta ĝisdatigo de la ruĝa listo de IUCN.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]