Novzelanda cigno
Novzelanda cigno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cygnus atratus sumnerensis Forbes 1890 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Novzelanda cigno (Cygnus atratus sumnerensis) estas formortinta cigno el la Insularo Chatham kaj la Suda Insulo de Novzelando. Ĝi estis origine priskribata kiel separata specio el la Nigra cigno baze sur ioma plia grando de la ostoj el trovitaj fosilioj kaj la ŝajna foresto de la Nigra cigno el Novzelando antaŭ 1864. Pli ĵusaj analizoj de tiuj fosilioj, kaj aliaj, sugestas, ke la Novzelanda cigno estis subspecio de la Nigra cigno, kaj tiele estas menciata en la nuntempa ornitologio. La cigno trovita en la Insularo Chatham povus konstitui separatan specion, nome C. chathamicus (Oliver, 1955 - C. chathamensis estus neĝusta korekto), sed necesas plia laboro por certigi tion.
La Aŭstralia formo (Nigra cigno) estis enmetita en Novzelandon kaj la Chathamojn en 1864 kaj 1890, respektive. Ili senpene plenigis la lokon de la ekologia niĉo de sia formortinta parenco(j) kaj multobliĝis, nune ili nombras en dekoj da miloj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Oliver, W. R. B. (1955): New Zealand Birds (2a eldono).A. H. & A. W. Reed: Wellington.
- Worthy, Trevor H., & Holdaway, Richard N. (2002) The Lost World of the Moa. Indiana University Press:Bloomington. ISBN 0-253-34034-9