Novzelanda lobanaso
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Biziura delautouri (Forbes, 1892) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Novzelanda lobanaso (Biziura delautouri ), konata ankaŭ kiel Lobanaso de Lautour, estas formortinta birdospecio de la grupo de la rektavostaj anasoj indiĝena de Novzelando. Ĝi estas konata nur el prahistoriaj subfosiliaj ostoj. Ties plej proksima parenco estas la ankoraŭ vivanta en Aŭstralio Lobanaso Biziura lobata, kun kiu ĝi estis foje asociita.
Aspekto [redakti]
Tiu anaso estis evidente tre simila al la Aŭstralia lobanaso, kvankam aperis komplikoj en interpretado de la mezuroj de la ostoj el la aŭstraliaj, kaj ŝajne el la novzelandaj, birdoj kaj de ties forta seksa dimorfismo kun maskloj konsiderinde pli grandaj ol la inoj. Tamen analizo de la disponebla materialo de la Biziura el Novzelando fare de Trevor Worthy indikis, ke tiu birdo estis distinge pli granda ol sia aŭstralia parenco. Krom pri la plia grando, la mezuroj indikis ke la novzelanda birdo havis ankaŭ relative pli grandajn krurojn kaj pli mallongajn flugilojn ol la aŭstralia, sugeste, ke ĝi iĝis pli sedenta kvankam ankoraŭ tute kapabla flugi. La kombino de diferencoj en grando, same kiel ĉe formoj kaj relativaj proporcioj de ostoj, konfirmij, ke la Novzelanda lobanaso estis distinga specio.
Referencoj [redakti]
- Henry Ogg Forbes (1892). "On a recent discovery of the remains of extinct birds in New Zealand." 45 (March): 416–418. COI:10.1038/045416e0.""
- Henry Ogg Forbes (1892). "Preliminary notice of additions to the extinct avifauna of New Zealand." 24 (May): 185–189.""
- Ron Scarlett (1969). "The occurrence of the musk duck, Biziura lobata (Shaw), in New Zealand" 26: 57–59.""
- Tennyson, A.; & Martinson, P.. (2006). Extinct Birds of New Zealand. Wellington: Te Papa Press. ISBN 978-0-909010-21-8.
- Wilson, Kerry-Jayne. (2004). Flight of the Huia. Christchurch: Canterbury University Press. ISBN 0-908812-52-3.
- Trevor H. Worthy (2002). "The New Zealand musk duck (Biziura delautouri Forbes, 1892)." 49 (1): 19–28."The New Zealand musk duck (Biziura delautouri Forbes, 1892)."
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Reconstruction of New Zealand Musk Duck by Paul Martinson. Artwork produced for the book Extinct Birds of New Zealand, by Alan Tennyson, Te Papa Press, Wellington, 2006.