Novzelanda petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelanda petrelo
Novzelanda petrelo
Novzelanda petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanites
Oceanites maorianus
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novzelanda petrelo (Oceanites maorianus) estas malgranda marbirdo de la familio de Hidrobatedoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Novzelanda petrelo fotita ĉe la Golfo Hauraki, Novzelando.
Ilustraĵo de Novzelandaj petreloj fare de John Gould.

Supozita formortinta ekde 1850, serio de vidaĵoj el 2003 al la nuntempo indikis la ekziston de nekonita kolonio.[1][2] Ĝis 2010 ĝi estis taksita ĉe la IUCN Ruĝa Listo kiel draste endanĝerita.[3] Ĝi estis foje konsiderata subspecio aŭ eĉ varianto de la Vilsona ŝtormopetrelo, O. oceanicus, sed ĝi estas tre distinga. En 2011 montroj de DNA el muzeaj specimenoj en Anglio kaj Francio kongruis kun tiuj de birdoj el la Golfo Hauraki.[4] Tiu studo sugestis ankaŭ ke la specio estas probable pli proksime rilata al la ŝtormopetreloj de la genro Fregetta ol al tiuj de Oceanites.[5]

For de la reprodukta sezono ĝi estas pelaga, restante ĉemare, kaj tio, kun la malproksimeco de ties reproduktejoj, malfaciligas ties observadon.

Ĝi estis supozate formortinta, sed la 25an de Januaro 2003 ebla vidaĵo fare de Sav Saville, Brent Stephenson kaj aliaj proksime al la insuloj Mercury ĉe Koromandela Duoninsulo de la Norda Insulo de Novzelando, kondukis al kelkaj necertaj fotoj kaj al publikigo de artikolo. La 17an de Novembro 2003 dum observado de Nigraventraj petreloj kaj de Blankavizaĝaj petreloj, Bob Flood kaj Bryan Thomas akiris bonkvalitajn fotojn kaj filmeton de 10 al 20 Novzelandaj petreloj ĉe la insuloj Granda Bariero kaj Malgranda Bariero ĉe la Golfo Hauraki. Sekve, kvar Novzelandaj petreloj estis kaptitaj kaj liberigitaj en simila areo fine de la jaro 2005 kaj komence de 2006, tri kun radiotransmisoroj ligitaj. Tiuj estis sekvataj nur en maro; klopodoj por trovi la birdajn reproduktejojn estis ĝis nun malsukcesaj. La plej verŝajna reprodukta areo estas ĉe la Golfo Hauraki kie la laborgrupo pri la Novzelanda petrelo koncentras siajn klopodojn. Turismaj agentoj estis regule vidintaj tiujn birdojn ĉe la Golfo Hauraki ekde tiam.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Novzelanda petrelo estas malgranda marbirdo, malhelbruna al nigra supre, escepte pro sia blanka pugo. La subaj partoj estas nigraj el la gorĝo al la brusto, kun blanka ventro kiu havas nigran striecon, kaj la piedoj ege elstaras trans la vosto. Tiu ŝtormopetrelo estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj kaj rabmevoj. Kiel plej petreloj, ties piedira kapablo estas limigita al mallonga trenado al la nestotruo. Ili diferencas el la pli komuna petrela specio troviĝanta en Novzelando, nome la Vilsona ŝtormopetrelo, pro sia pala strio en la supro de flugiloj, blanka ventro kun strieco, mallarĝa blanka areo en la subo de flugiloj, pli longaj kruroj, kaj malhelaj membranoj en la piedoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flood (2003). “The New Zealand storm-petrel is not extinct. it was last seen in 2003”, Birding world 16, p. 479–483. 
  2. "NZ seabird returns 150 years on", BBC News, 24a de Decembro 2003.
  3. IUCN, 150572, Oceanites maorianus, 2010, versio 2011.1, Konsultita la 25an de Septembro 2011.
  4. Woulfe, Catherine, "Big flap over little dead bird", Stuff.co.nz, 2011-09-25. Kontrolita 2011-09-25.
  5. (2011) “When rediscovery is not enough: Taxonomic uncertainty hinders conservation of a critically endangered bird”, Molecular Phylogenetics and Evolution. doi:10.1016/j.ympev.2011.08.001. 

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Gaskin, C.P.; Baird, K.A. (2005). “Observations of black and white storm petrels in the Hauraki Gulf, November 2003 to June 2005; Were they of New Zealand storm petrels?”, Notornis 52, p. 181–194. 
  • Saville, S.; Stephenson, B.; Southey, I. (2003). “A possible sighting of an ‘extinct’ bird – the New Zealand storm petrel”, Birding World 16, p. 173–175. 
  • Woulfe, Catherine, "The Jesus bird returns", 25 September 2011.
  • Dominic Couzens: Seltene Vögel – Überlebenskünstler, Evolutionsverlierer und Verschollene. Haupt Verlag, Bern 2011, ISBN 978-3-258-07629-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]